Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pakistana klerulo: Membrolandoj de ŜKO kaj koncernaj regionoj profitas de "La Zono kaj Vojo"
2018-06-07


    Lastjare Pakistano oficiale aliĝis al Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kio donas al la lando novajn ŝancojn en diversaj kampoj. Sultan Harry, veterana pakistana komentariisto, diris, ke aŭdinte ke Pakistano aliĝis al ŜKO, pakistananoj tre fieris, ĉar tio povas altigi la internacian reputacion de Pakistano kaj intimigi la rilatojn inter Pakistano kaj aliaj membrolandoj de ŜKO.


    Li diris, ke ŜKO, bazita sur la koncepto pri komuna disvolvo, estas platformo de kunlaboro. Ĝi subtenas membrolandojn, precipe la evoluantajn, plene kaj amplekse disvolvi por altigi la nivelon de disvolvo de la tuta regiono.



    Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping havas klaran ideon, ke Ĉinio atentas ne nur sian propran disvolvon, sed ankaŭ tiun de ĉiuj membroj en la regiono. Pakistano longtempe suferas terorisman minacon, kio rezultigis grandajn premon kaj defion en enlandaj ekonomio, infrastruktura konstruado kaj socia disvolvo. Li esperas, ke kadre de ŜKO Pakistano povos efike kontraŭbatali terorismon, disvolvi sian ekonomion, detrui la kaŭzojn de terorismo kaj realigi diverstavolan progreson en la lando.


    Antaŭ unu semajno li ĉeestis kunvenon en Xinjiang de Ĉinio. Li diris: "Lastsemajne kiam mi estis en Xinjiang, mi vidis, ke trajno kunportanta tomatan saŭcon veturas el Urumĉio de Ĉinio al Napolo de Italio. Oni diris al mi, ke la trajno atingos la cellokon en 14 tagoj. Bonege! Tio prosperigas la tutan mondon. La iniciato 'La Zono kaj Vojo' estas disvolvata en centr-aziaj landoj, inkluzive de membrolandoj de ŜKO. Ĉiuj membrolandoj kaj aliaj landoj kaj regionoj povas profiti de la iniciato."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio