Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Membroj de la "familio de ŜKO" rakontis historiojn pri ŜKO
2018-06-07


    Antaŭ la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, la 1-an de junio en Pekino okazis la Unua Pintkonferenco de ŜKO-landaj Amaskomunikiloj. Dek reprezentantoj de ŜKO-membrolandoj el scienc-tekniko, edukado, kulturo kaj aliaj kampoj rakontis sian "historion pri ŜKO".


     Igor Voytov, vicestro de Ŝtata Tekonologia Universitato de Belorusio, servis kiel direktoro de la konstanta oficejo de ŜKO en Belorusio. Por akceli scienc-teknikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Beloruio, li vizitis multajn ĉefajn urbojn de Ĉinio. 


     Instruisto pri hindia lingvo de la Guangdong-a Universitato por Fremdlingva Studado havas la ĉinlingvan nomon Zhi Hui. En lia infaneco, lia patro ofte rakontis al li historion pri Xuanzang (602-664), fama bonzo en Tang-dinastio, kiu iris al Okcidento por peti budhismajn sutrojn, kaj tiun pri la templo Blanka Ĉevalo de Ĉinio. Tio donis al li impreson pri Ĉinio. Poste li tre interesiĝis pri Xuanzang kaj Ĉinio kaj deziris vojaĝi al la lando por lernado. En 2011, profite de stipendio de la ĉina registaro, li iris en Ĉinion. Dum 6-jara restado en la lando li instruis 150 lernantojn. 


    Liu Weining, ĉefa reprezentanto de Federacio de Rusa-Aziaj Entreprenistoj en Ĉinio, vivis en Ĉinio por 12 jaroj. Dum la restado en la lando li ĉiam klopodis por intensigo de kunlaboro inter ĉinaj kaj rusaj entreprenistoj kaj helpis ilin venki interkulturajn malfacilojn en kunlaboro. Liu diris: "Mi estas 'ponto' inter la du grandaj nacioj." Li esperas, ke la du landoj plue kunlaboros en diversaj kampoj kaj la dulandaj rilatoj pli kaj pli intimiĝos. 


    Guo Fengzhi, ĝenerala sekretario de la Internacia Alianco de Guangdong kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj por Teknika Kunlaboro, 205-foje ir-reiris inter Ĉinio kaj Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj aliaj landoj dum 25 jaroj. En la lastaj 10 jaroj la alianco dungis 700 superajn fakulojn el landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, inter kiuj estas 85 akademianoj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio