Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kirgiza prezidento: ŜKO direktas disvolviĝon
2018-06-07

内容


    Sooronbay Jeenbekov, prezidento de Kirgizio, ricevis intervjuon de ĉina amaskomunikilo antaŭ sia vizito al Ĉinio por partopreni en la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Li diris, ke dum la 17 jaroj ekde sia stariĝo, ŜKO jam difinis por si vastan kaj brilan vojon, kaj fariĝis modelo pri reciprokaj respekto kaj konfido inter diversaj landoj kaj nacioj, ĝi ankaŭ starigis firman bazon por paco, harmonio kaj disvolvo.


    Sooronbay Jeenbekov diris, ke la membrolandoj de ŜKO observas la "ŝanhajan spiriton" pri reciproka konfido, kunprofito, egaleco, konsiliĝo, respekto al diversaj kulturoj kaj penado por komuna disvolvado. La membrolandoj ĉiuflanke kunlaboras en sekureco, komerco, kulturo ktp., kaj ludas konstruivan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj. ŜKO kreis la plej taŭgajn kondiĉojn por ekonomia kunlaboro kaj kundisvolviĝo de siaj membroj.


    Li diris, ke en la baldaŭ okazonta pintkunveno, rilataj ŝtatestroj kune faros novajn projektojn por akceli komunan disvolvadon de la membroj de ŜKO.


    Li diris ankaŭ, ke Kirgizio subtenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio. Ĉiuj membroj kaj observantoj de ŜKO estas landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". La iniciato donis al la organizo novajn ŝancojn kaj vojojn, kaj plivastigis ĝian kunlaboran kampon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio