Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina-kirgiza-uzbeka ŝoseo vigligas la antikvan Silkan Vojon
2018-06-05

    Ĉina-kirgiza-uzbeka internacia ŝoseo estas unu el la projektoj de ekonomia kunlaboro puŝitaj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). La ŝoseo estis oficiale ekuzita en la komenco de la kuranta jaro, kaj ĝi estas ankaŭ grava internacia kanalo strikte liganta la tri landojn.


    La ŝoseo longas 959 kilometrojn inter Irkeshtan, landlima pasejo de Xinjiang, Ĉinio, kaj Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio, tra la urbo Osh en suda Kirgizio.



    La vilaĝo Saltari estas je 73 kilometroj for de la landlimo inter Ĉinio kaj Kirgizio, kaj inter la du lokoj estas senhoma zono. Ĉar ĝi estas nepra vojo por komercistoj, oni tie ekloĝis en la 1960aj jaroj. Tamen la ŝoseo, konstruita en la periodo de Sovetio, estis severe difektita, kaj la vilaĝo malprosperis. Post konstruado de la ĉina-kirgiza-uzbeka ŝoseo, la vilaĝo revigliĝas, kaj multaj junuloj, laborintaj aliloke, revenis al sia hejmloko.


    Bao Junchao, inĝeniero el la Ĉina Vojponta Kompanio por la projekto en Kirgizio, diris: "Oftas lavango kaj terlavango ĉe la ŝosea sekcio, por bone plenumi la laboron, ni sendis teamon al la loko. Ili laboris dum du jaroj, ĉiutage 14 horojn."



    La ŝoseo pliigas la kapablon de Osh pri transporto. Ekzemple, la daŭro de la 255-kilometra vojaĝo inter Irkeshtan kaj Osh mallongiĝis de ok al nur 2,5 horoj. Lokanoj esperas, ke per la nova kargo-transporta kanalo, iliaj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj povos esti eksportataj al Ĉinio kaj estos pliaj varoj el najbaraj landoj en iliaj bazaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio