Dandong-a Esperanto-Asocio okazigis interŝanĝojn pri Esperanta instruado |
2018-06-05 |
La 3-an de junio en la domo de la 14-a Mezlernejo de Dandong okazis interŝanĝoj pri Esperanta instruado: 18 esperantistoj el Pekino, Zhejiang, Jiangsu kaj aliaj lokoj de Ĉinio, kiuj atingis Dandong por partopreni en turisma grupo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kune diskutis kun lokaj esperantistoj pri manieroj de Esperanta instruado kaj surloke faris instruan praktikadon. Profesoro Li Weilun, el Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, klarigis per ekzemploj uzadon de substantivoj kaj verboj de Esperanto, kaj prezentis la belecon de ĝia prononco. Per demandado kaj ekzemplaj frazoj, li kunagis kun la aŭskultantoj, helpis ilin altigi la nivelon de Esperanta parolado kaj fortigis ilian volon lerni kaj uzi la lingvon. Sinjorino Shi Xueqin, prezidanto de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio de la provinco Jiangsu, kaj Li Zhongmin, membro de Hangzhou-a Esperanto-Asocio de la provinco Zhejiang, prelegis pri siaj spertoj en Esperanta instruado. Shi Xueqin kantis kun ĉeestantoj infanan kanton por ke ili havu la senton pri Esperanta prononco kaj memorado de vortoj. Tiu maniero kaptis ĉies atenton dum la tuta lernado. La esperantistoj de la turisma grupo kolektiĝis en la urbo Dandong antaŭ ekvojaĝi al KDPR. La vojaĝo celas disvastigi Esperanton kaj pliigi amikecon inter dulandaj popoloj. Raportis: Shang Ying Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |