Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Baldaŭ ekfunkcios informa centro por la Pintkunveno de ŜKO
2018-06-04



    Laŭ raporto de ĉinaj amaskomunikiloj, la informa centro por la Pintkunveno de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) en Qingdao oficiale malfermiĝos en la 6-a de junio. La totala areo de la centro estas 35 mil kvadrataj metroj, kaj la labora areo por amaskomunikiloj estas 10,5 mil kvadrataj metroj, kie laboros 3 mil registritaj raportistoj. La centro ne estas nove konstruita, ĝi situas en la esplora centro pri kreiva modelo de la ĉina kompanio Haier. La konstruaĵo aspektas mojosa kaj romantika kun loka karaktero.




    Laŭ diskonigoj, la vandoj en la centro estis energi-ŝparaj, karbon-malmultaj kaj mediamikaj. Ili estas laŭbezone faritaj kaj surloke starigitaj rapide, sen polvo, danĝeraj gasoj kaj rubaĵoj.




    La komunikado en la centro utiligas la teknikojn de granda datumaro kaj inteligenta sistemo por garantii sekurecon, stabilecon kaj rapidon de interreto kun- kaj sendrata. La aparatoj por gazetaro, radio kaj televido, kaj tiuj de signala fonto havas rezervajn kopiojn, se eventualaĵo okazos, la komunikado tuj saltos al rezerva kopio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio