Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la 1-a Pintkonferenco de ŜKO-landaj Amaskomunikiloj
2018-06-01

    La 1-an de junio okazis la 1-a Pintkonferenco de ŜKO-landaj Amaskomunikiloj en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la pintkonferenco kaj bonvenigis diverslandajn ĵurnalistojn.


    En la mesaĝo, Xi diris, ke nuntempe la informiĝado de la socio rapide disvolviĝas, amaskomunikiloj ludas pli kaj pli gravan rolon en interkompreno de diverslandaj popoloj. Kiel ponto de interŝanĝo kaj kunlaboro inter la membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), amaskomunikiloj devas funkcii kiel proparolantoj de la "ŝanhaja spirito", pioniroj por konkreta kunlaboro kaj alvokantoj pri interpopola amikeco. Ĉinio persiste subtenas la disvolvadon de ŜKO, kaj volas, kune kun diversaj flankoj, konstrui pli firman regionan komunumon kaj antaŭenpuŝi la formiĝon de homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio