Rusa ministro pri eksteraj aferoj vizitas KDPR |
2018-06-01 |
Laŭ la raporto de rusaj amaskomunikiloj, antaŭtagmeze de la 31-a de majo, Sergey Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj, atingis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj komencis oficialan viziton. Ri Yong-ho, ministro pri eksteraj aferoj de KDPR, intervidiĝis kun li, ambaŭ diskutis pri la dulandaj rilatoj kaj la situacio de la Korea Duoninsulo. Post la intervidiĝo, Lavrov diris, ke la du landoj jam certas pri tio, ke sub la framo de la rezolucioj adoptitaj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, ambaŭ flankoj havos bonajn ŝancojn plivastigi komercajn kontaktojn inter si. Laŭ diskonigo, tio estas la unua vizito de Lavrov al KDPR post 2009. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |