La plej granda civila senpilota aviadilo en la mondo estas planata |
2018-06-01 |
Beihang-a Senpilot-aviadila Teknologia Kompanio sub Beihang-Universitato projektas senpilotan aviadilon longan je 11.9 metroj kaj pezan je 3.6 tunoj. La enverguro longas 19.6 metrojn. La aviadilo havas 16 kubmetrojn da interna spaco, kaj ĝi povas flugi 1500 kilometrojn kunportante 1 tunon da kargo. Kompare kun ordinaraj senpilotaj aviadiloj, ĝi estas grandega kiel malgranda pasaĝeraviadilo. Se ĝi estus uzata kiel pasaĝeraviadilo, ĝi povus enteni 9 pasaĝerojn. Redaktoro:Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |