Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qingdao starigas komercan rondon de amikoj de ŜKO
2018-05-31

    La 17an de majo la kargotrajno 3016 inter Jiaozhou de Qingdao kaj Centra Azio atingis Kazaĥion. La vojaĝo daŭris nur dek tagojn.


    Tio estas la viva miniaturo de profundiĝo de komerca kunlaboro inter Qingdao kaj membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).


    Fakte, en la lastaj jaroj pligrandiĝas la rondo de amikoj de Qingdao pro internacia komerca kunlaboro, kiu akiris okulfrapajn fruktojn.



    Ponto de komerco


    La cifero 3 016 signifas, ke ĝis nun la kargotrajnoj inter Qingdao kaj Centra Azio jam veturis 3 016 fojojn.


    La kargotrajno veturas el Qingdao-a Kontener-Centro de la kompanio CRIntermodal ĝis Dostyk kaj Altynkol de Kazaĥio, tra Qingdao-Jinan-a Fervojo, Taiyuan-Zhongwei-Yinchuan-a Fervojo kaj landlimaj pasejoj Alataw kaj Horgos. La kargoj estas sekve transportataj al Uzbekio, Kirgizio, Turkmenio kaj Taĝikio.


    "La fervojo inter Ĉinio kaj Centra Azio longas 4 500 kilometrojn kaj la kargoj povas atingi iun ajn lokon de la kvin centr-aziaj landoj ene de 14 tagoj. La tempodaŭro estas malpli longa je 30 tagoj ol tiu de mara vojaĝo." Xing Fangmin, laboranto de Qingdao-a Kontener-Centro, diris: "Ni nomas ĝin 'fervoja silkvojo'."


    Nun estas starigitaj kvar ekonomiaj koridoroj. La kargoj povas de Qingdao atingi Rusion kaj Mongolion en la nordo, membrolandojn de ASOAL en la sudo, Japanion kaj Sud-Koreion en la oriento kaj Eŭropon en la okcidento. Ili fariĝis internaciaj loĝistikaj kanaloj por la kargoj en la landoj laŭlonge de la mara silkvojo kaj la ekonomia zono de la Silka Vojo.



    En kontinento, internaciaj kargotrajnoj veturas el aŭ al Jiaozhou de Qingdao; surmare kargoŝipoj ekiras de Qingdao-haveno aŭ atingas tien.


    La 21an de marto 2017 laŭ la loka tempo de Rusio, la Grupo de Qingdao-haveno kaj Sankt-Peterburga Haveno starigis kunlaborajn rilatojn. Du jarojn antaŭ tio, la havenoj Qingdao kaj Gwadar de Pakistano subskribis interkonsenton pri amik-havenoj.


    Pliiĝas la marlinioj inter Qingdao-haveno kaj havenoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Interalie, estas 65 marlinioj al sudorienta Azio, Mez-oriento, Mediteraneo, Eŭropo, la Nigra Maro, Rusio, Afriko kaj Oceanio, kiuj konsistigas la maran silkvojon interligitan kaj interkomunikatan.


    Qingdao kaj membrolandoj de ŜKO estas komerce kunligitaj per trajnoj kaj ŝipoj.


    La plej freŝaj statistikaj donitaĵoj el qingdao-a dogano montris, ke en la antaŭaj kvar monatoj de tiu ĉi jaro, importosumo de Qingdao el membrolandoj de ŜKO kalkuliĝis al 4,55 miliardoj da juanoj, je 49,5% pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio