Gravaj momentoj en la 17-jara historio de ŜKO |
2018-05-30 |
La Ŝanhaja Pintkunveno en 2001 Ses ŝtatgvidantoj subskribis Ŝanhajan Deklaron pri Fondiĝo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj deklaris oficialan fondiĝon de ŜKO.
La Sankt-Peterburga Pintkunveno en 2002 Ses ŝtatgvidantoj subskribis Ĉarton de ŜKO, kiu metis fundamenton por funkciado de ŜKO laŭ mekanismo kaj leĝo.
La Taŝkenta Pintkunveno en 2006 Estis oficiale lanĉita la regiona kontraŭ-terorisma organizo de ŜKO, kio signifis ke ŜKO eniris en novan fazon por mult-flanka disvolviĝo. La Biŝkeka Pintkunveno en 2007 Ses ŝtatgvidantoj subskribis Traktaton pri Longtempaj Najbara Amikeco kaj Kunlaboro de ŜKO-membrolandoj kaj aliajn dokumentojn, kaj difinis la ideon pri amikeco de la popoloj de ŜKO-membrolandoj, de generacio al generacio, kaj pri eterna paco en la formo de leĝoj. La Pekina Pintkunveno en 2012 Ses ŝtatgvidantoj subskribis dokumentojn kiel Pekina Deklaro de Gvidantoj de Membrolandoj de ŜKO pri Konstruo de Regiono de Eterna Paco kaj Komuna Prospero. La Ufa-a Pintkunveno en 2015 Ses ŝtatgvidantoj aprobis Disvolviĝ-strategiojn por ŜKO ĝis 2025 kaj decidon pri la aliĝo de Hindio kaj Pakistano al ŜKO, kaj akceptis Belorusion kiel observanta lando, Azerbajĝanon, Armenion, Kamboĝon kaj Nepalon kiel dialogaj partneroj. La Astana Pintkunveno en 2017 Hindio kaj Pakistano plenumis siajn procezojn por aliĝo al ŜKO. Tio estis la unuafoja membrara pligrandiĝo de ŜKO ekde ĝia fondiĝo. Redaktoro:Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |