Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gravaj programeroj de la Pintkunveno de ŜKO en Qingdao
2018-05-29

Nokto de Fushan-golfo, Qingdao, fotita en la 14-a de aprilo


    En la 28-a de majo, la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon por ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj.


    Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, informis ke la 18-a Konferenco de la Konsilio de Gvidantoj de Membrolandoj de ŜKO okazos en la urbo Qingdao de Shandong-provinco en la 9-a kaj la 10-a de junio. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la konferencon kaj okazigos rilatajn aktivaĵojn.  


    Dum la konferenco, prezidanto Xi Jinping faros diskutadon kun gvidantoj de aliaj sep membro-landoj, kvar observantaj landoj kaj internaciaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, pri estonta kunlaboro. Prezidanto Xi Jinping okazigos bankedon por bonvenigi gastojn el diversaj landoj, spektos kune kun ili art-prezentadon pri fajraĵoj kaj lumoj. Li prezidos ankaŭ diversajn renkontiĝojn por diskuti pri la nunteco kaj estonteco de ŜKO, kunlaboro en la nova situacio, kaj interŝanĝi opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj. Krome, li kaj aliaj gvidantoj de ŜKO kune subskribos kaj publikigos la Qingdao-an Deklaracion kaj aprobos pli ol dek dokumentojn pri kunlaboro en multaj kampoj, inkluzive de sekureco, ekonomio kaj kulturo. Okaze de la pintkunveno, prezidanto Xi invitos prezidentojn de Rusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Irano viziti Ĉinion kaj intervidiĝos kun rilataj gvidantoj.


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio