Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La konstruado de homara komunumo de komuna estonteco korespondas kun la interesoj de monda popolaro
2018-05-28

En la 24-a de majo, Wu Hongbo, eksa vicĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, faris paroladon en la altnivela forumo "Renkonti Celojn por Daŭripova Evoluigo".


    En la 24-a de majo, Wu Hongbo, eksa vicĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris en la altnivela forumo "Renkonti Celojn por Daŭripova Evoluigo" okazigita de la Instituto de Publikaj Politikoj kaj Administrado de Tsinghua-Universitato kaj gastigita de la Instituto por Monda Daŭripova Evoluigo de Tsinghua-Universitato, ke dum la 40 jaroj ekde la efektiviĝo de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio multe disvolviĝis kaj potenciĝis, kaj nun ĝia ideo pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco estas akceptita de la mondo.


    Li diris: "Ĉi-jare estas la 40-a jaro ekde la efektiviĝo de reformo kaj pordmalfermo. Pro la efektiviĝo de reformo kaj pordmalfermo, mi fariĝis unu el la unuaj studentoj senditaj de ĉina registaro eksterlanden, ankaŭ mi mem profitis de tiu politiko. Rememorante la pasintajn 40 jarojn, mi sentas ke Ĉinio multe disvolviĝis kaj potenciĝis."


    Li menciis ke estas tre malfacile, ke monde signifa ideo proponita de unu lando estu akceptita de la tuta mondo.


    "Kial la ideo de Ĉinio, konstrui homaran komunumon de komuna estonteco, estas akceptita kaj subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia komunumo en tre mallonga tempo post sia lanĉo?" Li klarigis ke la ideo gajnis respekton kaj bonvenon ĉar ĝi korespondas kun la deziro kaj interesoj de la plej granda parto de la popoloj en la mondo kaj ĝi kongruas kun la direkto kaj tendenco de disvolviĝo de la homaro.   


    Li montris ke estonte Ĉinio devas plu kontribui al la rearanĝo de internaciaj organizoj, antaŭenpuŝi kunlaboron kaj komunan profiton de la mondo, proponi pliajn ĉinajn manierojn por akceli la disvolviĝon de la mondo. Ĉinio daŭre efektivigos la celojn de UN pri daŭripova evoluigo kaj dividos siajn spertojn en tiu kampo kun la mondo, profundigos  kunlaborojn kun disvolviĝantaj landoj, efektivigos la iniciaton "La Zono kaj Vojo", antaŭenpuŝos la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco, kaj plu altigos sian kapablon pri komunikado en internaciaj aferoj kaj aktive partoprenos en ili. 


Redaktoro: Gao Shuyuan



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio