Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Donald Trump: usona teamo jam alvenis en KDPR por la renkontiĝo inter gvidantoj de la du landoj
2018-05-28


    La 27-an de majo, usona prezidento Donald Trump diris en Twitter, ke usona teamo jam alvenis en Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por prepari lian renkontiĝon kun Kim Jong-un, la plej supera gvidanto de KDPR. 


    Lastatempe, Usono, KDPR kaj Korea Respubliko ĉiuj esprimis, ke ili esperas, ke la renkontiĝo inter du ŝtatgvidantoj povos okazi en Singapuro en la 12-a de junio. 


    Laŭ raporto de la Korea Centra Novaĵ-agentejo en la 27-a de majo, la 26-an, Kim Jong-un renkontiĝis kun Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, en Panmunĵono, sur teritorio de KDPR. Kim Jong-un esprimis sian dankon al Moon Jae-in pro liaj penado kaj laboro por la renkontiĝo inter ŝtatgvidantoj de KDPR kaj Usono. Li esprimis ankaŭ sian "firman volon" pri la historia renkontiĝo kun la usona gvidanto. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio