Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang interparolis kun germana kanceliero Angela Merkel
2018-05-25


    La 24an de majo, ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun germana kanceliero Angela Merkel en la Popola Halo de Pekino.


    Li Keqiang esprimis, ke Ĉinio firme subtenas la procezon de eŭropa integriĝo, kaj esperas ke Eŭropa Unio restos en unuiĝo, stabilo, malfermo kaj prospero. En la nuna situacio, Ĉinio volas, kune kun EU, aktive promocii plurflankismon kaj protekti la plurflankan komerco-sistemon bazitan sur reguloj.


    Li emfazis, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj Ĉinio daŭre grandigos pordmalfermon. La sekva paŝo estos plu malstreĉi la merkatan aliron, laŭorde moderigi la limigon al akcia proporcio de komunaj entreprenoj pri aŭtoj kaj financo, plifortigi protektadon de intelekta proprieto kaj rapidigi konstruadon de merkata medio laŭleĝa kaj justa. Tio alportos pliajn ŝancojn al kompanioj de Germanio, Eŭropo kaj aliaj landoj.


    Merkel diris, ke tio estas ŝia unuafoja vizito al Ĉinio post reelektiĝo kiel germana kanceliero, kaj la 11a-foja vizito al la lando por ŝi kiel germana kanceliero. Germanio multe atentas la rilatojn kun Ĉinio, kaj opinias ke oftaj komunikado kaj altrangulaj intervizitoj de la du flankoj estas tre gravaj. Ŝi atendas la konsiliĝon inter germana kaj ĉina registaroj okazontan en Germanio. Germanio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en komerco, scienco kaj teknologio, senŝofora stirado kaj aliaj kampoj. Ŝi bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Germanio. Laŭ ŝi, la kunlaboro inter Germanio kaj Ĉinio povos aktive kontribui al la mondo kaj plurflanka ordo.


Redaktoro:Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio