KDPR eksplodigis sian nuklean provejon Punggye-ri |
2018-05-25 |
La 24-an de majo, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) eksplodigis plurajn tunelojn kaj akcesoraĵojn de sia nuklea provejo Punggye-ri, kaj anoncis oficiale forĵeti tiun provejon. Antaŭ tio, KDPR deklaris, ke ĝi forĵetos la provejon, kaj permesos raportistojn en- kaj eksterlandajn fari raportojn surloke. Finfine, raportistoj el Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Korea Respubliko atestis ĝian malkonstruon. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |