Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj: la mondo devas aŭskulti voĉojn el Pintkunveno de ŜKO en Qingdao
2018-05-25

Erlan Abdyldayev, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj, prelegas en Pekino. Fotis Yuan Yuan.


    Antaŭ nelonge, Erlan Abdyldayev, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj, faris prelegon en Renmin-Universitato de Ĉinio en Pekino. Dum la prelego li diris: "Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) jam ne estas simpla kaj neintensa internacia organizo, sed la plej aŭtoritata organizo kun granda potenco, kaj ĝia voĉo estas aŭskultenda." Abdyldayev konstatis, ke nun ŜKO fariĝis unika regiona organizo, kaj ĝiaj allogo, disvolva potencialo, matureco kaj internacia aŭtoritato estas daŭre atentataj de la mondo.


    Abdyldayev diris ankaŭ, ke ĉi-jare estas la 40-a datreveno de reformo kaj pordomalfermo, ĉina disvolvado en dekoj da jaroj altiris mondan atenton, ĝiaj atingoj estas admirataj de la mondo, kaj la disvolvo de la lando influas la disvolvan procezon de la mondo. Ĉinio estas la ĉefa stabiligilo kaj impulsilo de la monda ekonomio kaj progreso de kulturo kaj eduko, kaj ĝi ludas gravan rolon por la monda paco kaj stabileco de la internacia ordo. 


    Abdyldayev konstatis ankaŭ, ke Kirgizio, samkiel aliaj mez-aziaj landoj, sentas ke partopreno en la iniciato "La Zono kaj Vojo", proponita de Ĉinio, estas tre grava por ekspluati potencialon de regiona kunlaboro. Li diris: "Konstruado kaj funkciado de la fervojo inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio malfermis novan teritorion por komerca kunlaboro kaj financa investo de la landoj laŭlonge de 'La Zono kaj Vojo'".


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio