Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wojciech Mysiara: La Zono kaj Vojo similas al Esperanto
2018-05-24

   


    Wojciech Mysiara estas pola esperantisto-komercisto. Li kaj lia edzino Marzena Staniszewska-Mysiara entreprenas kompanion Orientstyle pri diversaj juveloj en Pollando. En aprilo okaze de la Ĉina Internacia Juvela Foiro (Beijing International Jewelry Fair 2018), li estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


    Mia nomo estas Wojciech, mi naskiĝis kaj loĝas en Pollando. En 2002 mi komencis lerni Esperanton. Ni loĝis en Xi'an kelkajn monatojn. Ni komencis kiel peranto labori en polaj kompanioj. Tiam per Esperanto ni peris inter Ĉinio kaj Pollando. Iom poste ni komencis, en 2006-2007, havi nian propran firmaon. Kaj en ĉirkaŭ 2006 ni tute koncentriĝis al juvelo.


    Tio (la influo de la projekto La Zono kaj Vojo) estas videbla en mia lando, multaj komercisto esperas ke tio estu ŝanco por disvastigi kaj evoluigi komercon. 


    Mia opinio estas, ke tiu projekto similas al Esperanto: unue, ĝi estas ponto inter Azio kaj Eŭropo. Due, Pollando estas en la mezo kaj ankaŭ Esperanto estas en la mezo (Esperanto estas kreita de polo L.L.Zamenhof), do tio estas simbolo laŭ mia opinio. Ankaŭ mi observas tiun projekton kaj pensas ke por ĉiuj ĝi estas bona ideo. Pollando havas avantaĝon aŭ malavantaĝon, esti en la mezo de Eŭropo, kaj ni bezonas diversajn rilatojn, ĉar ni estas inter Germanio kaj Rusio, kaj multaj politikistoj kaj komercistoj esperas ke pli bonaj rilatoj kun Ĉinio povos helpi. 


    Mi ankoraŭ ne sentas ke ĝi influas mian komercon, ĉar mia komerco estas tute moda, ne estas industrio, teknologio... Rekte mi ne povas partopreni en tiu projekto, mi ne konstruas vojojn, magazenojn, ktp. Sed kiam homoj pli riĉiĝas ili volas aĉeti luksajn varojn, do mi povas senti influon, ĉar kiam homoj havas pli da mono ili elspezas pri juveloj. 


    Antaŭe ni nur importis de Ĉinio, sed ĉifoje estas mia unua provo eksporti al Ĉinio. Do mi esperas fari komercon aliflanke, ne nur aĉeti. Mi sentas ke en Ĉinio nuntempe estas emo importi diversajn varojn. Mi kredas ke tio povas esti avantaĝo por malgrandaj kompanioj kiel la mia por disvastigi niajn produktojn inter ĉinaj komercistoj kaj aĉetantoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio