Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝtatestroj de Usono kaj Korea Respubliko kune antaŭenpuŝos sennukleigon de la korea duoninsulo
2018-05-24



    La 22-an de majo usona prezidento Donald Trump intervidiĝis en la Blanka Domo kun prezidento de Korea Respubliko Moon Jae-in. Ili diskutis pri la planita renkontiĝo inter Trump kaj Kim Jong-un, gvidanto de Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj promesis kune antaŭenpuŝi sennukleigon de la korea duoninsulo.


    Tiutage, la du ŝtatestroj renkontiĝis kun raportistoj. Trump diris, ke la renkontiĝo inter li kaj Kim "eble ne okazos en la 12-a de junio". Li diris ankaŭ, ke se la renkontiĝo ne okazos en la planita dato, ĝi okazos pli malfrue, pri tio oni nun diskutas. Moon diris, ke la Korea Respubliko atendas la renkontiĝon kaj plenforte subtenos ĝian okazon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio