Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konu ŝanĝojn de Shenzhen per fotoj
2018-05-23

Komenciĝo de konstruado de haveno en Shekou-distrikto de Shenzhen (dokumenta foto el Xinhua-a Novaĵagentejo)


    Shenzhen troviĝas en suda Guangdong-provinco kaj orienta bordo de Delto de Perla Rivero. La distanco inter tiu urbo kaj Hongkongo estas unu rivero. La 26-an de aŭgusto 1980 la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis starigon de speciala ekonomia zono en Shenzhen. Tiel Shenzhen fariĝis la unua speciala ekonomia zono de Ĉinio post reformo kaj pordmalfermo, kaj fenestro de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Nun oni konsideras la tagon kiel "naskiĝtagon de Shenzhen".


    Dum malpli ol 40 jaroj la malgranda urbeto Shenzhen fariĝis moderna internacia metropolo kun 20 milionoj da loĝantoj. Kio alportis al la urbeto tiel miraklan ŝanĝon? Estas reformo kaj pordmalfermo, kiu alportis al Shenzhen senprecedencan vivforton, kaj forte pruvis, ke la socialismo kun ĉinaj trajtoj havos pli kaj pli belan estontecon. 


Shekou-a industria zono de Shenzhen en 1980-aj jaroj (dokumenta foto el Shenzhen-a Muzeo)


Iama oficdomo en shekou-a industria zono de Shenzhen (dokumenta foto farita de Xu Youzhu el Xinhua-a Novaĵagentejo)


Laboristinoj en shekou-a industria zono de Shenzhen (dokumenta foto el Shenzhen-a Muzeo)


Laborantoj de Ĉina Ŝtata Gen-Banko en Shenzhen testas sekvencon de genoj. Fotis Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 13-an de julio 2017.


La Saige-a Elektronikaĵa Bazaro en Shenzhen, fotita de Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 6-an de septembro 2017


La supreniranta speciala fibrokapsulo Nubo, kiu kunigis transmision de interretaj informoj kaj monitoron de optikaj instrumentoj, fotita de Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 7-an de julio 2016, en la bazo de Guangqi-a Ekologia Parko en Dongguan


Urbocentro de Shenzhen fotita de Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, en la 14-a de februaro 2017


Yantian-haveno de Shenzhen, fotita de Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, en la 29-a de novembro 2017


Shenzhen (dekstre) kaj Hongkongo (maldekstre) ĉe du bordoj de Shenzhen-rivero, fotita de Mao Siqian, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 26-an de marto


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio