Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 6a Seminario pri Ĉina Esperanto-instruado en mezaj kaj elementaj lernejoj okazis en Chenzhou
2018-05-23

    De la 18a ĝis la 20a de majo 2018, en la urbo Chenzhou, Hunan-provinco, okazis la 6a Seminario pri Ĉina Esperanto-instruado en mezaj kaj elementaj lernejoj okazigita de ĉina sekcio de ILEI kaj Chenzhou-a Esperanto-Asocio sub la gvido de Ĉina Esperanto-Ligo. 


    Partoprenis en la seminario instruistoj el ok provincoj kaj lernantoj de mezaj kaj elementaj lernejoj de Chenzhou kaj Taiyuan. Ĝin ĉeestis ankaŭ du francaj esperantistoj vojaĝantaj en Ĉinio. 





    Matene de la 19a de majo, la seminario inaŭguriĝis en la 9a Mezlernejo de Chenzhou. Kaj sekve okazis tri ekzemplaj lecionoj, kiujn gvidis instruistoj el Taiyuan kaj Chenzhou. 




    Post la ekzemplaj lecionoj, okazis oratora konkurso por lernantoj. Kandidatiĝis pli ol 20 lernantoj, ĉefe el du lokaj elementaj lernejoj kaj unu mezlernejo, kaj du lernantoj el Taiyuan. 



    Posttagmeze okazis seminario en la 41a Elementa Lernejo de Chenzhou, kie Esperanto estas kiel elektebla kurso. Dum la seminario oni ĉefe diskutis pri du temoj: la instruado kaj lernolibro por mezaj kaj elementaj lernejoj; la fondiĝo de ĉina esperantista instruistaro. La nova estraro de ILEI-Ĉinio planas okazigi trejnadon por E-instruistoj en mezaj kaj bazaj lernejoj; kaj daŭre organizi konkursojn por lernantoj kaj interkonatigi instruistojn kaj lernantojn de diversaj lokoj en Ĉinio.



    Vespere en teejo okazis aktivado pri Filmkonkurso Teo kaj Amo.



    Frumatene de la 20a de majo, partoprenantoj kune grimpis la monton Suxianling kaj vizitis la faman vidindaĵon Esperanto-Kabo.






    Prof. "Arko" (Gong Xiaofeng), sinjorino Yu Jianchao, sinjoro "Jado" (Wei Yubin) kaj sinjorino "Ĝoja" (Zhang Ping) faris prelegojn pri Esperanto en Xiangnan-Universitato. Post la prelegoj kaj arda demand-responda sesio, okazis en la sama salono ferma ceremonio de la seminario.



    Nuntempe en Chenzhou tri lernejoj malfermis Esperanto-kursojn, ili estas la 9a Mezlernejo, la 41a Elementa Lernejo kaj Suxian-a Elementa Lernejo. 


    Esperanto-instruado en la 9a Mezlernejo komenciĝis en 2015, tiam en la kurso estis nur pli ol 20 lernantoj, kiuj lernis sabate. En 2016 vizitis la lernejon 8 nepalaj esperantistoj, kaj tio ege ekscitis la entuziasmon de lernantoj pri lernado de Esperanto. En 2017 estis kvar normalaj klasoj kaj unu nedeviga klaso en la lernejo por Esperanto.


    La 41a Elementa Lernejo estas fondita en 2014. Post la vizito de nepalaj esperantistoj en 2016, la lernejestro decidis okazigi Esperanto-kurson kaj sendis du instruistojn al la 8a Azia Kongreso de Esperanto en la urbo Quanzhou. La loka asocio helpis la lernejon trejni E-instruistojn. Nun lernantoj de du klasoj lernas Esperanton en tiu elementa lernejo.


    En Suxian-a Elementa Lernejo, Esperanto-kurso komenciĝis ĉijare. Pli ol 200 lernantoj lernas la lingvon.  


    Krom tiuj lernejoj, en Ĉinio estas kelkaj elementaj kaj mezaj lernejoj kiuj okazigas Esperanto-kurson, ekzemple la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan, la Elementa Lernejo de Baota-strato en la urbo Zhenjiang, la Orienta Elementa Lernejo en la urbo Changzhou, Yongtai-a Elementa lernejo de Pekino, Elementa Lernejo de Nankai-Universitato en Tianjin kaj aliaj.


Raportis Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio