| Ĉina nova superkomputilo Tianhe-3 debutis |
| 2018-05-18 |
En la okazanta 2-a Monda Kongreso de Inteligenteco, Ŝtata Superkomputila Centro en Tianjin, Ĉinio, prezantas prototipon de la nova superkomputilo Tianhe-3 kun mastruma rapido de 1 000 petaflopoj po sekundo. Tio estas la unua fojo, ke la superkomputilo Tianhe-3 estas oficiale prezentita. Laŭraporte, la prototipo de Tianhe-3 estos lanĉota en junio kaj uzota antaŭ la fino de la kuranta jaro.
Oni scias, ke superkomputilo kun mastruma rapido de 1 000 petaflopoj po sekundo estas ankaŭ nomata kiel "E-nivela superkomputilo". Ĝi povos ludi gravan rolon en solvado de grandaj homaraj demandoj kiel energifonta krizo, poluado kaj klimata ŝanĝo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|