Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ŜKO liveras endogenan movforton por regiona ekonomia kunlaboro
2018-05-17

    La ĉina-rusa projekto pri natura gaso ĉe la orienta linio kaj la projekto pri likvigita natura gaso en Yamal estas pozitive antaŭenpuŝataj; la fervoja tunelo inter Angren kaj Pop de Uzbekio estis finkonstruita kaj funkcias; Lianyungang-a loĝistika bazo kunkonstruita de Ĉinio kaj Kazaĥio servas bone... En la lastaj jaroj Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) akiras sinsekvajn atingojn en ekonomia kunlaboro.


    ŜKO, fondita en 2001, jam disvolviĝis 17 jarojn. Nun ĝi estas stabiligilo en Eŭrazio, kaj ĝia ekonomia efiko iom post iom elstariĝas. La internacia komerca protektismo leviĝas, tamen la ekonomia kunlaboro kadre de ŜKO montras bonan tendencon.


    Livero de endogena movforto por regiona ekonomia kunlaboro


    Pro subevoluinta infrastrukturo, la elektro por vivo kaj produktado en Pakistano ne estis stabile liverita, kaj en somero ofte paneis elektro. Karbobruliga Centralo en Qasim-haveno, unu el la projektoj de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, estas multe atentata ekde sia ekkonstruado, kaj ĝi estas nomita la "unua projekto" de Pakistano.



    Post 30-monata laborado de ĉina entrepreno, la generatoraro 1 ekproduktis elektron. Du 660-megavataj generatoroj povos komerce funkcii antaŭ la fino de la kuranta jaro. La jara elektroproduktado de 9 miliardoj da kilovathoroj povas ĝenerale kontentigi la postulojn de uzo de kvar milionoj da familioj en Pakistano, kaj tio multe mildigas la elektran mankon en Pakistano. Samtempe, ĉinaj maŝinoj kiuj sume valoras sep miliardojn da juanoj estis eksportitaj per tiu projekto.


    "'La Zono kaj Vojo' proponita de Ĉinio, precipe la propono pri 'kvin neŝtopoj', liveris novan movforton por la regiona ekonomia kunlaboro de ŜKO, kaj multe puŝis la komercan kaj investan disvolvadon inter membrolandoj de ŜKO," diris Liu Huaqin, esploristo de Ĉina Akademio de Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro.


    La investo de ĉinaj kompanioj al aliaj landoj ankaŭ plibonigis la industrion de tiuj landoj. Ekzemple, la cementejo investita kaj konstruita de ĉina kompanio en Taĝikio ŝanĝis la landon el cemento-importanto al cemento-eksportanto; Lianyungang-a loĝistika bazo kunkonstruita de Ĉinio kaj Kazaĥio funkcias bone, kaj ĝi fariĝis grava nodo de ter-mara transporto de Eŭrazio, kaj pro tio, Kazaĥio evoluis de tradicia lando ĉirkaŭita de tero al grava loĝistika nodo de Eŭrazio.



    Ĝis novembro 2017, ĉin-eŭropaj kargotrajnoj kuris pli ol 6 000 fojojn. Ili ekiris el 16 ĉinaj urboj, kaj per tri vojoj, Xinjiang, Interna Mongolio kaj nordorienta Ĉinio, iras al Centra Azio, Rusio, orienta kaj centra Eŭropo kaj okcidenta Eŭropo. Entute 40 fervojaj itineroj kovras 15 urbojn en dek landoj.


    "En 2017 la komerca sumo inter Ĉinio kaj membrolandoj de ŜKO kalkuliĝis al 217,6 miliardoj da usonaj dolaroj, je 19% da kresko kompare kun la antaŭa jaro," diris Liu. "Nun Ĉinio havas 33 komercajn kunlaborajn zonojn en membrolandoj de ŜKO, kio efike puŝas la produktad-kapablan kunlaboron inter Ĉinio kaj aliaj membrolandoj, kaj iom post iom evidente elmontriĝas industria amasiĝo kaj modela efiko."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio