Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj: la "Dulanda Projekto" estas la unika vojo por solvi palestina-israelan konflikton
2018-05-15


    La 14-an de majo, António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis gazetaran komunikaĵon per proparolanto, por esprimi zorgon pri la teritorio de Palestino okupita de Israelo kaj seriozaj konfliktoj en la regiono Gaza, kiuj kaŭzis vundiĝon kaj morton de multaj homoj. Li refoje substrekis, ke la "Dulanda Projekto" estas la unika vojo por solvi la palestina-israelan konflikton. 


    Gutteres rimarkigis, ke pro intensiĝo de la streĉita situacio, pliaj manifestacioj eble okazos en la venontaj tagoj, do ĉiuj devas grandege reteni sin por eviti pliajn vivoperdojn, kaj garantii sekurecon de ĉiuj civiluloj, speciale infanoj. 


    Laŭ la komunikaĵo, la daŭra perforto evidentigas la urĝecon de politika solvo. Guterres denove emfazis, ke ne ekzistas alia alternativo ol la paca kunvivado de Palestino kaj Israelo kaj la "Dulanda Projekto", kun Jerusalemo kiel ĉefurbo de ambaŭ landoj samtempe.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio