96 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis partoprenon en Hortikultura Ekspozicio 2019 |
2018-05-14 |
Ĝis la 13-a de majo, 96 landoj kaj internaciaj organizoj jam konfirmis siajn partoprenojn en Pekina Hortikultura Ekspozicio 2019, kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj estas konfirmataj. Laŭ antaŭvido, la eventon partoprenos entute pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj. “La ĉi-foja ekspozicio estos hortikultura ekspozicio kun plej multaj registaraj partoprenantoj en ĝia historio. Tio signifas ke ĝi estos tre brila hortikultura ekspozicio”, diris Wang Jinzhen, ĉefa reprezentanto de la registaro por Hortikultura Ekspozicio 2019. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |