Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvidantoj de Usono kaj KPDR renkontiĝos en Singapuro, la 12an de junio
2018-05-11


    La 10an de majo, usona prezidento Donald Trump anoncis, ke li renkontiĝos kun Kim Jong-un, gvidanto de Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), en la 12a de junio, en Singapuro.


    Trump anoncis tiun mesaĝon matene per la socia retejo Twitter. Li esprimis, ke li atendas renkontiĝi kun Kim, kaj esperas ke tiu renkontiĝo estos "speciala momento" por akceli mondan pacon.


    La 9an de majo en Pjongjango, Kim Jong-un renkontiĝis kun Mike Pompeo, usona sekretario pri ŝtato, kaj esprimis sian opinion, ke la venonta renkontiĝo estos historie memorinda. Kim ordonis amnestion kaj repatrujiĝon al tri usonanoj detenitaj en KPDR. Frumatene de la 10a de majo, Trump kaj usona vic-prezidento Pence en flughaveno bonvenigis la tri usonanojn revenintajn al Usono kun Pompeo.    


    Lastatempe, dank' al multflanka kunlaboro, la situacio de korea duoninsulo ŝanĝiĝas. La 27an de aprilo, prezidento de Korea Respubliko Moon Jae-in renkontiĝis kun Kim Jong-un en Panmunĵono. Post la renkontiĝo ili subskribis Panmunĵonan Deklaron kaj atingis interkonsenton pri plibonigo de duflankaj rilatoj, sennukleigo kaj longdaŭra pacigo de korea duoninsulo. Ekde la renkontiĝo, la du flankoj aktive interagadas, senĉese antaŭenigas la efektivigon de la interkonsento kaj klopodas krei bonan etoson por malstreĉi situacion de la duoninsulo. Tamen samtempe Usono esprimas, ke sennukleiĝo de KPDR estas nepra kondiĉo por ke Usono haltu la "ekstreman premon" al la lando.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio