Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La pintkunveno de ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazos en Qingdao junie
2018-05-10


    En la unua tagdeko de junio, la 18-a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazos en Qingdao, Shandong-provinco de Ĉinio. Tiam la mondo refoje enfokusigos la urbon post la velŝipa konkurso dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008. 


    Qingdao havas multajn brilajn nomkartojn, ekzemple, internacia haveno, urbo de famaj markoj, urbo kun eŭropa stilo, urbo de biero, loko por feriado kaj urbo de velŝipoj...


    La haveno Qingdao, fondita en 1892, estas grava internacia komerchaveno kaj nodo por mara transporto ĉe okcidenta Pacifiko, kaj unu el la multfunkciaj havenoj en la mondo. Nun per mar-tera transportado, ĝi kuniĝis kun Japanio kaj Korea Respubliko oriente, Azio kaj Eŭropo okcidente, Sudorienta Azio sude kaj Mongolio kaj Rusio norde, kaj estigis altefikan internacian transportan trairejon por "eniri en teron kaj eliri el maro" kadre de la konstruado de "La Zono kaj Vojo". 


    Qingdao-a grupo Haier estas la plej granda entrepreno de blankaj elektraj hejm-aparatoj en la mondo kaj ĝiaj produktaĵoj estas vendataj en pli ol 100 landoj kaj regionoj. En la urbo estas multaj aliaj monde famaj entreprenoj, kiel Hisense, Qingdao-Biero kaj Aucma. Tie troviĝas ankaŭ CRRC Qingdao Sifang, kiu esploris kaj produktis la plej rapidan trajnon en la mondo, la kompanio MESNAC, kiu okupas la duan lokon en kaŭĉuk-maŝina industrio de la mondo, kaj la firmao pri mara sciencteknologio BMSG. Qingdao posedas tri monde famajn markojn, 68 ĉine famajn markojn kaj 528 markojn famajn en Shandong-provinco. Pro tio ĝi estas nomita "urbo de markoj".   



    Qingdao-Biero kun bona reputacio havas historion de pli ol 100 jaroj. En 1906 ĝi gajnis oran medalon de bier-produktaĵoj en la Munkena Internacia Foiro. Nun ĝi estas vendata en pli ol 90 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, Japanio, Germanio, Francio kaj Britio. Ĉiuaŭguste amaso da ĉinaj kaj alilandaj turistoj vizitas Qingdaon por partopreni en biera festivalo.



    Kun avantaĝa mar-cirkonstanco, Qingdao fariĝis ankaŭ fama "urbo de velŝipoj". En 1922, tie fondiĝis la unua velŝipa klubo de Ĉinio -- Qingdao-a Velŝipa Klubo Oumei. Post gastigo de la velŝipa konkurso de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, Qingdao gastigis ankaŭ Volvo-an Oceanan Konkurson, Clipper-an Velŝipan Konkurson kaj Konkurson de Velŝipa Mondpokalo, kaj okazigis Qingdao-an Internacian Velŝipan Semajnon, Qingdao-an Internacian Mar-Festivalon kaj aliajn aktivaĵojn pri velnavigado.


    En Qingdao videblas multaj konstruaĵoj en stiloj germana, gotika, roma, baroka kaj bizantina. Ili estas sigeloj postlasitaj de Germanio kaj Japanio dum ilia okupo de la urbo. Tiamaj guberniestra palaco de Germanio, klubo de mararmeanoj kaj katolika preĝejo estas bone konservitaj, tiel ĉinaj kaj alilandaj turistoj povas sperti eŭropan stilon en la urbo. 



    Zhanqiao-ponto, sude de la strato Zhongshan, etendiĝas de marbordo en profundecon de golfo en formo de lunarko. La ponto estis konstruita de la registaro de Qing-dinastio en 1892. Ĝi servis kiel milita kajo. Post 5 jaroj, germanaj mararmeanoj surteriĝis de tie kaj okupis Qingdaon. Nun tiu ponto longa je pli ol 400 metroj fariĝis simbola konstruaĵo de la urbo kaj fama vidindejo.


Redaktoro: Niu Xueqin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio