Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo al Wojciech Mysiara: Ĉinio ĉiam progresas
2018-05-09

   

    Wojciech Mysiara estas pola esperantisto-komercisto. Li kaj lia edzino Marzena Staniszewska-Mysiara entreprenas kompanion Orientstyle pri diversaj juveloj en Pollando. Lastatempe ili ellaboris juvelon kun la formon de verda stelo (simbolo de Esperanto).En aprilo okaze de la Ĉina Internacia Juvela Foiro (Beijing International Jewelry Fair 2018), li estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


    Mia nomo estas Wojciech, mi naskiĝis kaj loĝas en Pollando. En 2002 mi komencis lerni Esperanton. Post tiu unua periodo, mi vojaĝis tra Azio. Kun mia edzino, mi vojaĝis en Azio pli ol 3 jaroj. Unu el la celo estas Ĉinio. En 2004 ni loĝis en Ĉinio ĉirkaŭ 1 jaron kaj vizitis multajn urbojn. Do mi, ni ambaŭ, havas multajn ĉinajn amikojn en diversaj urboj. Krom Pekino, Xi'an, Chongqing, Wuhan ktp. Do mi konas ĉinan E-movadon iom pli ol aliaj. Mi povas diri, estas sufiĉe multaj esperantistoj dum ĉinaj kongresoj kompare kun malgrandaj kongresetoj en mia lando.


    Ni loĝis en Xi’an kelkajn monatojn. Ni komencis kiel peranto labori en polaj kompanioj. Tiam per Esperanto ni peris inter Ĉinio kaj Pollando. Ni simple vendis varojn. Iom poste ni komencis, en 2006-2007, havi nian propran firmaon. Kaj en ĉirkaŭ 2006 ni tute koncentriĝis al juvelo.

 

    Tiu ĉi estas nia desegno kaj produktaĵo en Pollando. Por nia Esperanta movado, nia Esperanta lando, ni kreis tiun Esperantan juvelon. Ĉar ni pensis ke eble mankas ia ornamaĵo por esperantistinoj. Mia edzino tre ŝatas tiun verdan stelon. Krom tio ni havas ankaŭ aliajn (juvelojn), sed ĝi estas la plej ŝatata. Ĉar ĝi estas verda stelo. Estas vera ŝtono.


    Ĉinio multe progresas. Ĉiam Ĉinio progresis, dum la lastaj jaroj tre evoluas la lando kaj la socio ankaŭ. Ekzemple, laŭ mia observo la vivkondiĉoj de la popolo (kiuj vivas en grandaj urboj) tre similas al Pollando nuntempe. Antaŭ 12 jaroj ili estis iom diferencaj, sed nuntempe estas egalaj, tion mi povas diri, ĝi (la vivo en Pekino kaj aliaj grandaj urboj) tre alproksimiĝas al la eŭropa nivelo, tio estas tre videbla.


    Evoluigo, certe. Kaj mi pensas ankaŭ vivo estas tre rapida. Kaj beligo, oni plibeligas Ĉinion, modernigas, en tiu senso ke estas multaj novaj konstruaĵoj, ŝoseoj kaj tre modernaj fervojoj dum tiuj lastaj 12 jaroj, tio ŝanĝiĝis tre multe.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio