Ĉinio lanĉis sateliton kiu povas sondi atmosferajn poluaĵojn |
2018-05-09 |
Je la 2-a horo kaj 28 minutoj de la 9-a de majo, Ĉinio sukcese lanĉis en la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan sateliton GF-5 per la portoraketo Changzheng-4C. La satelito GF-5 estas la monde unua en plenspektra segmento hiperspektra satelito, kiu povas realigi ampleksan observadon de la atmosfero kaj tero. Ĝi plenumos funkcion, kiun aliaj ĉinaj satelitoj ne povas efike fari: esplori regionajn aerajn poluatajn gasojn, sekve ĝi povos kontentigi urĝajn postulojn pri ampleksa medi-kontrolado kaj aliaj aferoj. Tio estas grava atingo de Ĉinio en ter-observado per hiperspektra apartigo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |