Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vladimir Putin enoficiĝis kiel rusa prezidento
2018-05-08


    La 7an de majo en Moskva Kremlo, okazis ceremonio pri enoficiĝo de rusa prezidento Vladimir Putin. Per tio Putin komencis sian kvaran mandaton kiel prezidento de la lando. Post lia enoficiĝo, la reorganizado de la registaro fariĝos la fokuso de la publiko. Samtempe, personoj de diversaj rondoj esperas, ke li povos ŝanĝi la rilaton kontraŭan al la Okcidento.



    Laŭ rusa amaskomunikilo, post kiam Putin enoficiĝis, Dmitrij Medvedev verŝajne daŭre oficos kiel ĉefministro. Pri la venonta oficperiodo de Putin, multaj politikaj sciencistoj en Rusio opinias, ke la nova oficperiodo estos la plej komplika en ĉiuj prezidentecaj oficperiodoj de Putin. Li alfrontas la taskon realigi ekonomian modernigon en malfavora internacia etoso, kaj li devas prepariĝi por transdoni la ŝtatan potencon kaj trejni novan generacion de rusaj regantoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio