Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel reformo kaj pordmalfermo kontribuis por la disvolviĝo de Ĉinio?
2018-05-04

    Antaŭ 40 jaroj Ĉinio iniciatis reformon kaj pordmalfermon por akceli la disvolvadon de la lando. Nun, kvar jardekoj post tiu historia momento, kion atingis Ĉinio, kaj kien ĝi iras?



    Unue necesas diri, ke la unua duono de pasinta jarcento estis tre suferiga epoko por la ĉina popolo: ĝi komencis per invado de Pekino fare de oklanda alianco kaj poste la lando estis invadita de Japanio. Ĉina Popola Respubliko estis fondita en 1949, sur postrestaĵoj de sinsekvaj militoj kiuj multe damaĝis infrastrukturojn kaj malriĉigis la popolon. Tion oni devas konsideri por kompreni kion la lando tiam plej urĝe bezonis, kaj kiujn rimedojn ĝi havis por disvolviĝi kaj plibonigi la popolajn vivojn.


    Grava afero estis laborigi kaj manĝigi la popolon. Alia estis rekonstrui kaj plibonigi la landon. Por tion fari la registaro bezonis monon, kaj la plej rapida kaj facila maniero krei multajn laborpostenojn kaj samtempe altigi la registaran enspezon estis per reformo kaj pordmalfermo en ĉina ekonomio. Tio permesis al la lando ricevi investojn el eksterlando, kreskigi sian eksportadon kaj samtempe krei novajn laborpostenojn por ĉinoj. Ekde tiu momento Ĉinio komencis disvolviĝi tre rapide kaj fariĝis industria potenco, kiu nuntempe produktas plejparton de la varoj disponeblaj en la mondo.


    Pro industria disvolviĝo ankaŭ kreskis la enspezoj de la ĉina registaro, kiu tiel povis multe investi en la disvolvado de la lando: konstruado de loĝejoj por la popolo, infrastrukturoj bezonataj tra tuta lando, fondiĝo de lernejoj, universitatoj kaj sciencaj institucioj, konstruado de hospitaloj, ktp. Nuntempe ni vidas ke la strategio de Ĉinio estis tre bone pensita por la estonteco, ĉar per disvolviĝo de baza industrio Ĉinio akiris monon por investi en edukado, kaj pro tio ĝi nun havas multajn sciencistojn kaj fakulojn, kiuj enkondukas la  ĉinan industrion en novan fazon, kiu fokusas en produktado de alt-teknikaj varoj.



    El fabrikado de skribiloj, plastaĵoj, ludiloj kaj aliaj malaltteknikaj varoj, Ĉinio evoluis al fabrikado de satelitoj, altrapidaj trajnoj kaj senpilotaj flugmaŝinoj. Nuntempe multaj landoj inspiriĝas en la ĉina sperto por provi evoluigi siajn ekonomiojn, sed por evoluigi landon ne sufiĉas malfermi la merkaton, necesas ampleksa agado kiu entenas fortan investon en edukado kaj scienca disvolviĝo, kaj partnerecojn inter la registaro kaj naciaj firmaoj por disvolvi strategiajn areojn de la landa ekonomio.


    Investo en edukado pro evidenta kialo: baza industrio disvolviĝas rapide en la komenco, sed post iom da tempo ĝia kresko malakceliĝas pro eksaturiĝo de la merkato. Se dum la unua fazo de industriiĝo la lando edukis siajn junulojn, la saturiĝo de baza industrio ne estas problemo, ĉar tiam jam estos kvalifikitaj laboristoj por alispeca industrio, kiu postulas teknikajn konojn. Kaj tiel industriiĝo progresas kune kun scienca disvolvado, ĝis kiam la lando komencas eksporti alt-teknikajn produktojn. Ĝuste tion faris Ĉinio.


    Naciaj firmaoj devas ludi kernan rolon en nacia disvolviĝo: ĉiuj disvolviĝintaj landoj de la mondo disvolviĝis per lokaj firmaoj, dum tiuj landoj, kiuj antaŭenigis disvolviĝ-modelon tro dependan de fremdaj firmaoj, ne sukcesas evolui al memstareco. Ĉinio bone komprenis tion kaj disvolvis kernajn sektorojn de sia ekonomio kaj per ŝtataj kompanioj, kaj per privataj ĉinaj firmaoj. Malantaŭ tio, solida banka sistemo estis kreita por financi la disvolviĝon de la lando, kiu rapide kaj konstante progresis.


    Reformo kaj Pordmalfermo multe faciligis kulturajn interŝanĝojn kun eksterlando, unuflanke per la alveno de pli kaj pli da turistoj kaj laboristoj el aliaj landoj, aliflanke per la kreskanta nombro da ĉinaj turistoj kaj fakuloj en eksterlando. Eksterlandanoj en Ĉinio fariĝis atestantoj de la rapida progreso de la lando, kaj iliaj pozitivaj impresoj kontribuas por plibonigi la internacian bildon de Ĉinio, kaj dum la lasta jaro la elspezado de ĉinaj turistoj eksterlande ankaŭ signife kontribuas por montri al la mondo, ke ĉinoj nun havas pli altkvalitan vivon.



    Resume, okaze de 40-jariĝo de Reformo kaj Pordmalfermo ni povas konstati, ke ĉina industrio evoluis de malaltteknika al altteknika, servoj ankaŭ multe evoluis en pluraj kampoj, kiel kunluaj bicikloj, reta aĉetado kaj pago per poŝtelefono, kiuj faciligas ĉiutagan vivon de civitanoj, kaj la rapida plibonigo de infrastrukturo de Ĉinio kontribuis por eksporti al la tuta mondo la servojn de ĉinaj firmaoj pri konstruado. La menciitaj disvolviĝoj de Ĉinio elstare kontribuis por disvolviĝo de komerco, enlande kaj eksterlande: Ĉinio ne nur multe eksportas, sed ankaŭ importas, kaj en ĉinaj vendejoj konsumanto havas pli kaj pli grandan aron da elektebloj.


    Finfine, menciindas tio, ke nuntempe pli kaj pli da ĉinaj junuloj sukcesas eniri universitaton, kaj ĉinaj studentoj plimultiĝas en la plej famaj universitatoj de la mondo. Tio spegulas la disvolviĝon de labormerkato en Ĉinio, kiu postulas pli kaj pli altkvalifikitajn laboristojn, kaj kontribuas por altigo de la klereco de ĉina socio.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio