Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉefoj de Sud-Koreio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko subskribis Panmunĵonan Deklaron pri sennukleigo
2018-04-28


    La 27an de aprilo, Moon Jae-in, prezidento de Sud-Koreio, kaj Kim Jong-un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Popoldemokratia Respubliko, renkontiĝis en Panmunĵono kaj subskribis Panmunĵonan Deklaron. Ili deklaris klopodi por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, kaj turni la militĉesigon al paco.


    Je la 18a horo laŭ la seula tempo, post interparolado en “Domo de Paco”ĉe la flanko de Sud-Koreio en Panmunĵono, Moon Jae-in kaj Kim Jong-un subskribis La Panmunĵonan Deklaron por Paco, Prospero kaj Unuiĝo de la Duoninsulo. Ili ridante brakumis antaŭ la subskribotablo, kaj aŭdiĝis varma aplaŭdo en la Domo de Paco.   


    La deklaro klarigis la komunan celon pri realigo de sennukleigon de la Korea Duoninsulo. La du flankoj deklaris, ke por turni la militĉesigo-interkonsenton al paco-interkonsento en la kuranta jaro, ili aktive klopodos okazigi la triflankan traktadon inter Sud-Koreio, la Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Usono aŭ kvarflankan traktadon inter Sud-Koreio, la Korea Popoldemokratia Respubliko, Usono kaj Ĉinio.


    La deklaro promesas, ke Sud-Koreio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko ĉiuflanke ĉesigos la "malamikajn agadojn", plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn, starigos en Kaesong Komunan Oficejon por duflanka komunikado kaj okazigos renkontiĝojn de apartigitaj familianoj. Ili interkonsentis pri vizito de Moon Jae-in al la Korea Popoldemokratia Respubliko en ĉijara aŭtuno.


    Ĉifoje estas la tria renkontiĝo inter dulandaj ŝtatestroj. En 2000, tiama prezidento de Sud-Koreio Kim Dae-Jung vizitis la Korean Popoldemokratian Respublikon kaj unuafoje renkontiĝis kun tiama plej supera gvidanto de la lando Kim Jong-il. Ili subskribis Komunan Deklaron inter Nordo kaj Sudo. En 2007, tiama prezidento de Sud-Koreio Roh Moo-hyun vizitis la Korean Popoldemokratian Respublikon kaj subskribis kun Kim Jong-il Deklaron pri la Disvolviĝo de Norda-Suda Rilatoj kaj Paca Prospero.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio