Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Daŭras lernado de la ĉina lingvo en Hindio
2018-04-27

    "Saluton! Bv. prezenti vin mem!" Aŭdiĝis ĉinlingva dialogo el la lernoĉambro en la deka etaĝo de la domego Viva en la centro de Bombajo, Hindio. Tie estas la ĉinlingva lernejo Yeh en Bombajo. Videblas ĉinlingvaj lernolibroj kaj ĉinstilaj ornamaĵoj en lernoĉambro, oficejo kaj koridoro. La malgranda lernoĉambro pleniĝis de lernantoj, kiuj sin dediĉas al lernado de la ĉina lingvo.


    Estro de la lernejo Wusha pridiris sian rakonton pri lerno de la ĉina lingvo.


    En la hindia lingvo "wusha" signifas "matenon", kaj "yeh" -- "la ĉinan lingvon". "Mi unuafoje kontaktiĝis kun la ĉina lingvo en 2007. Pro persona intereso mi elektis studi la ĉinan lingvon en la ĉinlingva fako de Delhia Universitato. La decido surprizis miajn amikojn."


    Kial mi strebas al la lernado de la ĉina lingvo? "Ĉar mi vidas, ke daŭre kreskas komerco, turismo kaj kulturaj interŝanĝoj inter Hindio kaj Ĉinio, kaj la bezono de la ĉinlingvaj talentuloj certe pliiĝos." En 2010 Wusha elmigris de Nov-Delhio al Bombajo, kaj fondis sian lernejon de la ĉina lingvo.


Wusha (dekstre), ĉefo de la ĉinlingva lernejo Yeh, kaj lernanto montras la ĉinlingvan lernolibron kompilitan de ŝi mem. Fotis Yuan Jirong, raportisto de la Popola Tagĵurnalo.


    En la komenco la lernejo havis nur ses lernantojn, kaj nun ĝi havas 18 branĉojn en Nov-Delhio, Bombajo, Gurgaon kaj Poona, kun pli ol 30 instruistoj kaj pli ol mil lernantoj. La rapida disvolvo de la lernejo en kelkaj jaroj fariĝis miniaturo de furoro de la ĉina lingvo en Hindio.


    Pro la ĉina lingvo mia sorto fundamente ŝanĝiĝis


    Nun pli da hindoj partoprenis en lernado kaj instruado de la ĉina lingvo. Assi komencis lerni la ĉinan lingvon en 2005, kaj nun li instruas en la Delhia Universitato. "Mi ne atendis, ke la ĉina lingvo estos tiel ŝatata en Hindio. Nun oni konscias, ke pro la rapida disvolvo de Ĉinio, la ĉina lingvo fariĝos pli kaj pli utila."


    En la Delhia Universitato Assi funkciigas ĉinlingvajn kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Plejparto en la kurso por komencantoj estas studentoj, kaj plejparto en la kurso por progresintoj estas oficistoj el kompanioj. "Rego de la ĉina lingvo estas forte postulata, ĉar ni havas komercon kun Ĉinio." Krom instruado de la ĉina lingvo, Assi ankaŭ tradukas por la hindiaj registaro kaj kompanioj kiel portempa laboro.


    Halls, ĉefo de laborejo en Bao-Ŝtala Hindia Kompanio Limigita en Gujarat, povas flue paroli ĉinlingve. Li diris, ke antaŭe li unuope faris etan komercon en Ĉinio, kaj lernis la ĉinan lingvon dum la negoco. Pro sia scipovo de la ĉina lingvo, li estis dungita kiel la unua hindi-devena laboranto en la kompanio, kaj li miris: "Mi venas de kamparo. Pro scipovo de la ĉina lingvo, mia sorto estis fundamente ŝanĝita."



    B. R. Deepak, profesoro en la ĉinlingva fako de la Universitato Jawaharlal Nehru, instruas la ĉinan lingvon jam de multaj jaroj. Li diris, ke antaŭe nur kelkaj universitatoj en Hindio havis ĉinlingvan fakon, ekzemple la Universitato Jawaharlal Nehru kaj la Delhia Universitato. En la lastaj jaroj pli da universitatoj starigis ĉinlingvan fakon kaj pli da homoj lernas la ĉinan lingvon. Ekzemple estis 12 ĉinlingvaj instruistoj kaj pli ol 150 studentoj por bakalaŭreco, magistreco kaj doktoreco en la ĉinlingva fako de la Universitato Jawaharlal Nehru en 2015. Tamen kiam li eniris en la universitaton, la ĉinlingva fako akceptis nur dek studentojn ĉiujare.


    Lingvo estas bona ŝlosilo por koni iun landon


    Laŭ la donitaĵoj de la ĉina ambasadorejo en Hindio, nun en Hindio troviĝas 20 universitatoj, kiuj havas ĉinlingvajn kursojn, kaj ok universitatoj funkciigas ĉinlingvajn fakojn, kun ĉirkaŭ du mil lernantoj de la ĉina lingvo. En la tuta lando de Hindio estas preskaŭ 20 mil lernantoj de la ĉina lingvo.


    En la lastaj jaroj grandskale kreskis hindoj, kiuj komercas aŭ studas en Ĉinio. Ankaŭ la ĉina registaro liveris multajn ŝancojn al hindoj studi en Ĉinio. Laŭ interkonsento pri kultura kaj eduka interŝanĝoj subskribita de la ĉina kaj hindia registaroj, Ĉina Stipendi-Konsilio ĉiujare donas stipendiojn al cent hindiaj lernantoj; krom livero de stipendioj, la Ĉefstabejo de Konfuceaj Institutoj en Ĉinio ankaŭ starigis la programon "trejnado de sud-aziaj instruistoj" por pli da hindiaj studentoj lerni en Ĉinio. Krome la ĉefstabejo ĉiujare okazigas konkurson "Ĉinlingva Ponto", kio altiras multe da hindiaj lernantoj. Ĉi-jare ĉirkaŭ 160 hindiaj lernantoj partoprenas en la konkurso, kun bona efiko.


    Deepak pensis, ke pli da hindoj ŝatas lerni la ĉinan lingvon, kaj unu grava kaŭzo estas intensiĝo de komerco inter la du landoj. Ĉinaj kompanioj vastigas merkaton en Hindio, kaj hindiaj talentuloj, precipe tiuj kiuj povas paroli la ĉinan lingvon, estas urĝe bezonataj. Multaj hindiaj junuloj vidas la ŝancon. Deepak diris: "Ĉinaj kompanioj volas iri eksterlanden, kaj ankaŭ Hindio bezonas kapitalon kaj teknikojn el Ĉinio. La du flankoj povas reciproke kompletigi sin."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio