Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Egipta eksĉefministro: ĉinaj atingoj devas esti rekonataj de la mondo
2018-04-27


    La 23-an de aprilo en Pekino okazis seminario kadre de Forumo pri Reformo kaj Disvolvo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj. La seminario estis aranĝita de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj gastigita de Ĉina-Araba Esplora Centro pri Reformo kaj Disvolvo. Ĝin ĉeestis pli ol 50 registaraj funkciuloj, fakuloj kaj erudiciuloj el Ĉinio kaj arabaj landoj. Ili faris profundajn diskutojn pri landa regado, kunaj prospero kaj disvolvo, ĉina ideo kaj la disvolva vojo de arabaj landoj, kaj antaŭenigo de konstruado de "La Zono kaj Vojo" inter Ĉinio kaj arabaj landoj en la nova nivelo de pordmalfermo.


    Ĉeestantoj de la seminario pozitive taksis ĉinajn atingojn pri reformo kaj pordmalfermo, akiritajn sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Egipta eksĉefministro Essam Sharaf diris: "Dum la pasintaj 40 jaroj ekde praktiko de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio havis grandegajn ŝanĝojn. Ĉinaj atingoj devas esti rekonataj de la mondo." Li konfirmis, ke KPĈ estas politika partio, kiu servas por la popolo kaj povas subigi malfacilojn. Dum dekoj da jaroj ĝi igis Ĉinion forta ekonomia ento. Li malkaŝe diris: "Ni volas inspiriĝi el ĉinaj spertoj." 


    Anwar Yusuf Abdulla Alabdulla, barejna ambasadoro en Ĉinio, opinias, ke ĉina politiko pri reformo kaj pordmalfermo estas antaŭvidema kaj senprecedenca. "Barejno estas evoluanta lando samkiel Ĉinio. La ĉina sperto, kiu estas la plej grava por ni, estas ke nur se oni havas volon kaj decidon, kaj senĉese penadas, estos realigeblaj ŝtata disvolvo kaj nacia prospero." Li diris ankaŭ, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportis al Ĉinio kaj arabaj landoj grandegan potencialan forton de kunlaboro, kaj arabaj landoj subtenas investon de ĉinaj firmaoj, kredante ke Ĉinio povos plu feliĉigi lokajn popolojn.


    "La iniciato pri konstruo de homara komunumo de komuna estonteco, proponita de prezidanto Xi Jinping, estas tre bona en la nuna momento", diris Hamza Omerley, aferŝarĝito de jordania ambasadorejo en Ĉinio. Laŭ li, la iniciato helpos starigon de fido inter arabaj landoj kaj Ĉinio, kaj metos firman bazon por reciproka profito kaj kungajno de la du flankoj. Li diris: "Jordanio estas unu el la unuaj landoj, kiuj reagis al la iniciato 'La Zono kaj Vojo'. La jordania registaro publikigis pli allogajn politikojn pri investo por plenumi postulojn de ĉinaj investantoj kaj altiri pli da investoj el Ĉinio."  


    Mohamed Sophie, aferŝarĝito de la reprezentanta oficejo de Alianco de Arabaj Landoj, diris ke arabaj landoj kaj Ĉinio delonge havas bonajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn, kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo" aldonis novan vivforton por regiona disvolvo kaj kresko de ekonomio. "Ĉinio ĉiam estos bonvena ĉe popolanoj de arabaj landoj", li diris. 


    Anwar Sarian, asista profesoro de la fakultato pri ekonomiko de la Kuvajta Universitato, opinias, ke la sukceso de Ĉinio, evoluanta lando, kontribuis gravajn spertojn al la landoj, kiuj esploras sian disvolvan vojon. Paco kaj disvolvo estas la tendenco de la epoko, Ĉinio aktive prezentis siajn proponojn por solvi regionajn problemojn, faris pozitivan kontribuon por regionaj sekureco kaj stabileco, kaj starigis modelon pri paco kaj disvolvo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio