Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Makao fariĝis "la urbo de gastronomio"?
2018-04-25

    Vespere de la 27a de marto, la honoriga ceremonio de "la 50 plej bonaj restoracioj de Azio" okazis en Makao. Tio levis la etoson de la unua "Gastronomia Jaro" de Makao al alta tajdo. 


    Gastronomio nun estas urba karakterizaĵo de Makao. Fine de oktobro 2017, Makao estis honorigita de Unesko kiel "Urbo de Kreiveco" kaj "Urbo de Gastronomio". Ĝi estas la tria urbo en Ĉinio honorigita kiel urbo de gastronomio, post la urboj Chengdu kaj Shunde.



    Kun nur kelkcent mil loĝantoj, kial Makao fariĝis urbo de gastronomio?


    Alexis Tam, sekretario pri sociaj aferoj kaj kulturo de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono, diris ke jam de pli ol 400 jaroj lokaj manĝaĵoj spegulas la kunfandiĝon de ĉina kaj okcidenta kulturoj en Makao.


    Fakuloj opinias, ke la ŝlosilo de la sukceso estas la longa historio kaj la unika enhavo de kuirarto en Makao, kiu plene reflektis la kunfandiĝon de ĉina kaj portugala kulturoj. Gastronomio de Makao ne nur troviĝas en grandaj hoteloj aŭ luksaj restoracioj, sed ankaŭ sur manĝtabloj de ordinaraj homoj.




    Andrew Chan, prezidanto de Unuiĝinta Asocio de Komercistoj pri Manĝaĵoj kaj Trinkaĵoj de Makao opinias, ke la avantaĝo de bongustaĵoj en Makao estas "diverseca": tradiciaj portugalaj manĝaĵoj, indiĝenaj portugalaj manĝaĵoj, lokstila porkosta supo, nudeloj kun huntunoj k.t.p., kiuj estas allogaj kaj por ĉinaj kaj por eksterlandaj vizitantoj. Diversaj manĝaĵoj troveblas ĉie en la urbeto.


    Hu Dazhong, vicprezidanto de Kuirarta Asocio de Makao, naskiĝis en Shunde, kiu ankaŭ estas urbo de gastronomio. Li laboris pri kuirarto en Makaoj por multaj jaroj. Liaopinie, kontraste kun Chengdu kaj Shunde, kiuj estas devenlokoj de ĉefaj kuirartoj, Makao ne havas elstaran tipon de kuirarto, ĝia kuirarto estas pli ampleksa kaj inkluziva.   


    Alia trajto de kuirarto en Makao estas tio, ke ĝi konsistas el luksa, meznivela kaj populara manĝaĵoj. Manĝaĵoj en budoj sur stratoj ankaŭ povas esti delikataj, kio estas delonga trajto de Makao. Tie oni povas trovi portugalan kaj guangdong-an manĝaĵojn kaj aliajn el ĉiuj partoj de la lando kaj de la mondo.


    En Makao vivas nur pli ol 600 mil loĝantoj, tamen ĝi allogas pli ol 30 milionojn da vizitantoj ĉiujare, do restoracioj en Makao ĉefe servas turistojn. En lastaj jaroj, kun la rapida kreskado de ekonomio, Makao malfermis multajn luksajn ferivilaĝojn kaj enkondukis altnivelajn restoraciojn kaj rilatajn talentulojn el la tuta mondo. 


    La manĝo-industrio en Makao estas tre prospera. Laŭ oficialaj datumoj, ekzistas pli ol 2,280 lokaj restoracioj kun 32,000 dungitoj. En 2008, kiam Michelin-Gvidilo, konata kiel "Biblio pri Manĝaĵo", unuafoje lanĉis "Michelin-Gvidilon pri Hongkongo kaj Makao, nur ok restoracioj en Makao estis juĝitaj kiel stel-nivelaj. En la lasta eldono de "Michelin-Gvidilo pri Hongkongo kaj Makao 2018", la nombro de la plej popularaj restoracioj de Makao multiĝis ĝis 18, kaj du restoracioj ricevis la nomon tristela restoracio de Michelin, la plej alta nivela. Pro siaj malgrandaj loĝantaro kaj teritorio, Makao povas esti konsiderata kiel la plej alta loko, kie oni loĝas, en la mondo.




    La strato Cunha de la insulo Taipa estas vizitata de ĉiuj turistoj, ĉar tie troviĝas multege da famaj manĝetoj, ekzemple ov-torteto, tranĉita pano kun porkaĵo, teo kun lakto, duria glaciaĵo, civetkafo... Krome estas ankaŭ portugalaj manĝejoj, iuj el ili estas por turistoj, kaj aliaj estas kaŝitaj en strateto, kiujn ĉefe vizitas malnovaj klientoj.




    Getachew Engida, vicĝenerala direktoro de UNESKO, en la inaŭguro de Gastronomia Jaro de Makao kaj en la honoriga ceremonio de "urbo de gastronomio" diris, ke gastronomio ne nur estas konsistiga parto de urba kulturo, sed ankaŭ la movforto por daŭrigebla evoluo de ekonomio kaj plifortigo de socia koheremo. Makao estas urbo kiu kunigas kulturojn ĉinan kaj okcidentan, kaj gastronomio profundigas ĝian kulturan enhavon.  


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio