Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Somero en Printempo: la 83-a staĝo de Esperanto en sudorienta Francio
2018-04-25


    De la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018 kolektiĝis 37 verduloj en la feriejo Rimlishof, sudorienta Francio. La belega vetero favoris nin per bluega ĉielo kaj somera varmo. Loka esperantisto s-ro Edmond Ludvik gvidis nin al vidindaĵoj en proksima urbeto Guebviller. En ĝi troviĝas muzeo kun la nomo Theodoro Deck, kiu mem inventis bluan ceramikaĵon. Inter la vitrinoj staras belegaj ĉielbluaj florvazoj. Unu salono montras kahelan banĉambron kun surpentritaj birdoj. Unu etaĝo estis dediĉita al la unua kaj dua mondmilitoj - ambaŭ flankoj furiozis en la ĉelima regiono Alsaco. 


    Plej elstare kontribuis al la programo la eminentaj stelulinoj de E-ujo Anjo Amika, el Hungario, kaj Spomenka Stimec, el Kroatio. En la vendreda vespero Anjo kantigis nin per la kantoj "La fluanta tajdo", kaj "Apudmoskvaj vesperoj". En la sekva vespero ŝi sole prezentis sian vaste konatan repertuaron. En la preĝejo ni aŭdis la "Ave Maria" en latina lingvo. 


    S-ino Spomenka Stimec rakontis pri sia verkado, la kroata milita notlibro kiu jam tradukiĝis en kelkaj naciaj lingvoj. Ŝi ankaŭ parolis pri la E-monumento starigita en Zagrebo, okaze de la UK... ĉiujn obstaklojn kaj malhelpojn ŝi venkis persiste kaj optimiste. La vivon de Ferdinand Hodler ŝi esploris -- ĉar li estis edzo de kroatino. Multaj liaj pentraĵoj estas konservitaj en la muzeo de Sarajevo, inter ili estas la portreto de juna Hektor Hodler, fondinto de UEA. 


    La ĉeforganizanto de la renkontiĝo, s-ro Andreo Grossmann, okazigis aŭkcion de malnovaj E-libroj. La unua aŭkciaĵo tamen estis dupaĝa anonco de la ĵurnalo "Le monde", reklamo por Esperanto, mendita de la japano Etsuo Mijoshi. En la granda libroservo estis aĉeteblaj pli novaj libroj: la plej freŝa estis la tria eldono de HEL (Historio de E-literaturo). 


    Ĝis la revido al la venonta 84-a staĝo de Esperanto en sudorienta Francio!


Raportita de Dieter Rooke

Fotita de Liu Jun


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio