Intervjuo - Jonny M. |
2018-04-25 |
Jonny M., muzikisto konata pro sia regea muziko, lanĉis en 2017 sian duan albumon, Kreaktiva, kaj ricevis de UEA diplomon pri Elstara Arta Agado. Li estis intervjuita de El Popola Ĉinio dum la 33-a Arkones, en Poznano. Mia nomo estas Jonny M., origine mi nomiĝas Jonas Marx, mi venas de Germanio kaj mi komencis lerni Esperanton en 2009-2010. Post unu jaro mi iris al mia unua Esperanto-renkontiĝo en Gdansko, Pollando, kaj poste mi ekverkis muzikon, ekverkis eĉ albumon kaj publikigis ĝin per Vinilkosmo en 2013, kaj post tiu albumo mi havis la ŝancon travojaĝi la mondon: mi iris al Japanio kaj Brazilo. En januaro 2017 mi publikigis mian duan esperantan albumon. Ĝi nomiĝas Kreaktiva. Jonny M. ricevis diplomon pri Elstara Arta Agado de UEA en 2017 Jes, fakte tio okazis, sed ĝis nun neniu de UEA tion diris al mi. Fakte mi eksciis per amikoj. Mi ne ĉeestis la Seulan UK-on. En kiuj lingvoj vi kantas? Kutime mi ankaŭ kantas en la Germana, mia denaska lingvo. Mi havas koncertojn en Germanio. Mi ankaŭ havas kantojn en la angla kaj la hispana, kaj ankaŭ en alia planlingvo, Lingwa de Planeta. Mi ankaŭ provis fari kantojn en la Tokipona kaj la Klingona, sed ili estas malfacile prononceblaj, precipe la Klingona. Jonny M. ŝatas aliajn planlingvojn Mi ŝatas aliajn planlingvojn. Multaj esperantistoj ne ŝatas Lingwa de Planeta, ĉar ĝi ĉiam volas antaŭpaŝi Esperanton, sed laŭ mi ĝi estas eĉ pli neŭtrala, ĉar ĝi ankaŭ havas ĉinajn, afrikajn kaj keltajn radikojn, sed ĝi kompreneble estas malpligranda ol Esperanto, estas eble cent parolantoj aŭ eĉ malpli da, mi mem forgesis la lingvon, sed mi ŝatis almenaŭ la koncepton. Mi faras muzikon en lingvoj simple por eksperimenti kaj por fari arton. Estas arto, ne gravas vere la lingvo, do kompreneble mi kantas multe en Esperanto, ĉar mi ŝatas la ideon de Esperanto, sed mi ne volas uzi nur Esperanton, mi volas provi novajn aferojn, novajn stilojn, novajn lingvojn, sed mi ĉiam faros esperantan muzikon. Agado en la Esperanta Movado La IJK en 2015 estis en Germanio, en Wiesbadeno. Mi eĉ havas la t-ĉemizon ĉi tie. En Wiesbadena IJK mi kunorganizis la vesperan programon kun Leo Sakaguchi. Tio estas unu afero kiun mi flanke faris krom muziko. Kelkfoje mi ŝatas organizi, sed mi ne volas nur organizi. Por mi la arto estas grava kaj mi volas tiel esprimi kaj uzi la lingvon. Ni bezonas homojn kiuj organizas, homojn kiuj muzikumas aŭ artumas, homojn kiuj zorgas pri financoj, ktp. Ĉiu havas sian propran hobion kaj ĝin povas uzi por Esperanto-movado. Sed kelkfoje mi ŝatas organizi, ĉefe vesperajn programojn. Mi havas kontakton kun aliaj Esperanto-muzikistoj, do por mi estas facile alparoli ilin kaj amike plani la vesperan programon. Kunlaboro kun aliaj Esperanto-muzikistoj Mi jam faris. En la unua albumo mi havis kanton kun Eterne Rima kaj Tone. Tone el Brazilo kaj Eterne Rima el Japanio, naskita en Pollando. En la nova albumo mi havas kanton kun La Perdita Generacio, JoMo kaj Dolchamar, do pri landoj, La Perdita Generacio el Svedio, Skandinavio, Dolchamar el Finnlando kaj JoMo el Francio. Do mi multe kunlaboras kun aliaj Esperanto-Muzikistoj. Ofte kiam Kimo koncertas ni kunkantas, ekzemple hieraŭ Kimo faris koncerton kaj ni kunkantis unu kanton. Mi ankoraŭ ne kunlaboris kun Inicialoj DC, kvankam ni jam havas kontakton, kaj ekzistas aliaj muzikgrupoj, Kajto kaj Ĵele, mi ankoraŭ ne kunlaboris kun ili, sed almenaŭ mi havas kontakton kun ili. Mi ege fieras pro tio, ke Ĵele faris kanton pri esperantuja mondo kaj nomis min, Jonny M., kiel unu ulo en la movado, do mi ege ĝojas pri tio, espereble iam mi povos esti sur scenejo kun ili. Kial la nomo Jonny M.? Mi prononcis ĝin kiel Jonny M., en la angla, kaj mi ege ŝatis la nomon. Se vi estas artisto kaj devas elekti nomon, ege gravas ke vi feliĉas kun la nomo post longa tempo. Do mi jam sciis ke se nun mi elektas aĉan nomon, kiun mi nur ŝatas ekde unu tago, kaj post unu jaro mi ne plu ŝatas, tio estas malmojosa, ĉar ĉiuj homoj jam konas la nomon, ĉu ne? Kaj vi denove ŝanĝas ĝin kaj homoj ne plu scias kiu vi estas, ĉu ne? Kaj en tiu tempo mi ege fieris ke mi trovis la nomon Jonny M., kun kiu mi feliĉis, en la tempo kiam mi nur faris germanlingvan muzikon, kaj kiam mi komencis fari muzikon en Esperanto mi simple prenis la nomon ĉar mi ankoraŭ feliĉis kun ĝi kaj mi ne sciis se mi prenus alian nomon, ĉu mi feliĉus kun ĝi poste, do mi simple prenas unu nomon, kaj ankaŭ la grava afero por mi estis ke mi ne volas havi alian nomon, ĉar por mi la arto estas unu afero kaj mi ne volis disigi la lingvojn. Por mi Jonny M. estas la regea muziko kaj ne gravas kian lingvon mi uzas. Ĉu vi muzikas ekster Esperantujo? Jes, mi havas koncertojn en Germanio, sed malofte. En Esperantujo oni povas eble ses, maksimume ok-foje ĉiujare koncerti, sed en Germanio mi eĉ malpli ofte koncertas, do oni povas diri ke Esperanto estas mia plej grava komunumo. Etoso en kaj ekster Esperantujo Mi ne havas sukceson en la germana regea muziko ĉar ekzistas multego da aliaj artistoj. Ĉiu homo povas nun aĉeti muzikinstrumenton aŭ muzikaĵojn kaj simple uzi mikrofonon kaj per malmulte da mono registri ion kaj disvastigi en la intereto. Do ekzistas multego da muzikistoj en multaj naciaj lingvoj, kaj pro tio estas malfacile elstari inter ili. Kaj pro tio en la koncertoj kiujn mi havas en Germanio mi estas nur plia muzikisto inter miloj. En Esperantujo oni furorigas min, ĉu ne? Ne estas mia kulpo, aliaj homoj faras tion, sed pro tio ke homoj festas mian muzikon kaj ĝojas kiam mi enscenejiĝas, estas tute alia sento. La sento kiun la publiko donas al mi estas tute alia, en Esperanto-renkontiĝoj mi ricevas multe pli da energio de la publiko, sed la temoj, la gusto kaj viglaĵo de la muziko ne dependas de la lingvo. Regeo estas regeo. La stilo kaj ĝia sento restas. Temoj de la kanzonoj Temoj kiuj gravas al mi ekster Esperantujo, kiel paco aŭ... temoj kiujn mi elektas por skribi kantojn, kutime ne estas aliaj, depende de la lingvo, sed en Esperantujo ni havas tiun komunan senton kiam vi povas diri “jes, mi estas esperantisto”, kaj tiu fiero de esperantaj homoj kaj la forteco de la grupo, de esperantistoj, estas pli granda ol en aliaj lingvoj, ĉu ne? Ĉar kutime se vi koncertas en iu lando en la nacia lingvo, la homoj ne sentas sin “ah, ni estas portugalanoj, ni estas germanoj, ni estas italanoj”... Ili ne tiom sentas kiel unu popolo en tiu momento, do vi ne povas kanti pri gravaj “movadaj” aferoj, sed en Esperantujo tio bone funkcias, mi pensas ke kvarono de esperanta muziko estas pri la movado mem. Mi tamen ne volas ke ĝi temu nur pri movado, oni ankaŭ havu kantojn, kiuj temas pri tute aliaj aferoj, ĉar ni ne parolu nur pri ni mem, ĉu ne? Ni ankaŭ parolu pri gravaj mondaj problemoj, gravaj homaj ĝojoj, ktp., do ne temas nur pri la movado, sed pri multaj temoj. Mi provas ekvilibrigi ilin. Nova disko kaj turneo Mi publikigis la albumon januare 2017 kaj koncertvojaĝis tra la mondo: mi iris al Togolando por IJK, mi iris al SES (Somera Esperanto Studado) en Slovakio, ĉi tien al Arkones, do mi ege ĝojas kaj volas danki la organizantojn de la renkontiĝoj, ĉar ili invitis min, subtenis min, varbis la novan albumon kaj mi povis montri mian muzikon al esperantistoj. Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |