Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Transformo de malnovaj laborejoj
2018-04-23


    Jen estas la foto de la teatro 33 en la Kultura kaj Financa Industria Parko, kun la totala produktovaloro de dek miliardoj da juanoj. La parko, kun pli ol 100 dezajnaj kompanioj, estis transformita el la iama ŝtata entrepreno Xinhua-Presejo. 



Kultura kaj Kreiva Industria Parko 77 

 

    En Dongcheng-distrikto de Pekino troviĝas Kultura kaj Kreiva Industria Parko 77, kreiva laborejo en strateto. Tie estas tradicia opero, teatro kaj aliaj modaj elementoj. Sed antaŭ tri jaroj, la loko estis malnova laborejo de  Pekina Ofsetejo okupanta 3 560 kvadratajn metrojn. Post transformo de la Pekina Kultura Buroo, tie formiĝis 19 mult-funkciaj kaj divers-grandecaj provludaj ĉambroj. Kaj la parko fariĝis kov-bazo por arta verkado.



    krom la parko 77, en Pekino estas ankaŭ aliaj kulturaj kaj kreivaj industriaj parkoj transformitaj el malnovaj laborejoj, inkluzive de Laijin, 751, 798 kaj Xinhua 1949. "Multaj malnovaj laborejoj havas specialan konstruan stilon kaj densan kulturan atmosferon, kaj ili tre taŭgas al projektoj pri kultura kreivo, kiu estas la baza maniero kaj populara faro por ĝisdatigo kaj transformo de granda urbo", diris Zhao Lei, direktoro de Pekina Superrigarda kaj Administra Oficejo de Ŝtataj Kulturaj Posedaĵoj. Pekino planas dum mallonga tempo estigi altkvalitajn ekzemplojn pri transformado de malnovaj laborejoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 


 


 


 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio