Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plua reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio alportas novan esperon al la monda ekonomio
2018-04-20


    Meze de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping vojaĝis al Hainan kaj faris parolon en la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio kaj kunveno por la 30a datreveno de stariĝo de Hainan-provinco kaj stariĝo de speciala ekonomia zono de tiu provinco. Li resumis la spertojn kaj revelaciojn de la 40-jara reformo kaj pordmalfermo, emfazis, ke Ĉinio firme sekvos reformon kaj pordmalfermon, kaj anoncis gravajn rimedojn por nova reformo kaj pordmalfermo, kiuj montras la firman decidon de Ĉinio pri rekomenco de profundigo de reformo kaj pordmalfermo, kaj samtempe trankviligas la mondan ekonomion kaj alportas al ĝi novan esperon.


    Ĉi-jare estas la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Antaŭ 40 jaroj Deng Xiaoping, ĉefdezajnisto de Ĉinio pri reformo kaj pordmalfermo, gvidis la ĉinan popolon propravole malfermi sian landan pordon. Post tio senĉese profundiĝis reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj sistemo kaj mekanismo katenantaj la ekonomian disvolvon estis iom post iom forigitaj. Ekonomio de Ĉinio iris sur vojon de prospero kaj disvolvo, kaj la ideo pri socialisma merkatekonomio enradikiĝis en la korojn de la popolo. En 2001 Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, kaj plue integris sin en la mondan merkaton kaj ekonomian tutmondiĝon. Post tio la ekonomio de Ĉinio rapide disvolviĝis.


    En 40 jaroj, laŭ kalkulo de komparebla prezo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio averaĝe kreskis je 9,5% ĉiujare; kaj laŭ kalkulo en usonaj dolaroj, la totala sumo de eksteraj komercoj de Ĉinio averaĝe kreskis je 14,5% ĉiujare. Ĉinio jam fariĝis la monde dua granda ekonomio kaj la plej granda varkomerca lando, kun la totala sumo de malneta enlanda produkto je pli ol 10 duilionoj da usonaj dolaroj. En la lastaj jaroj la kontribuo de Ĉinio al la kresko de monda ekonomio superis 30%, ĉefa "motoro" de la kresko de monda ekonomio.


    En la Monda Ekonomia Forumo en Davos, en 2017, prezidanto Xi diris: "La pordo de Ĉinio estas konstante malfermita al la tuta mondo, kaj ne fermiĝos. Tra la malfermita pordo, la mondo povas eniri en Ĉinion, kaj Ĉinio povas iri eksteren."



    En Boao prezidanto Xi anoncis rimedojn por pli larĝa malfermo: faciligi la merkataliron, krei pli allogan invest-medion, fortigi protekton de intelekta proprieto, propramove pligrandigi importadon, kaj efektivigi ilin kiel eble plej frue por orienti reformon kaj pordmalfermon en la nova situacio.


    Okaze de plua profundigo de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio agados laŭ la principo de pordmalfermo sur nova nivelo, senĉese puŝos la ekonomian tutmondiĝon al pli malferma, inkluziviga, ĝenerale favora, ekvilibra kaj kungajna, kaj liveros daŭran kaj fortan motoron al malfermita monda ekonomio. La daŭre rapida disvolvo de Ĉinio en ekonomio pro profundigo de reformo kaj pordmalfermo liveros pli da "ĉinaj ŝancoj" al aliaj landoj. En la situacio, ke Usono turnas sin al protektismo, la loko de Ĉinio, motoro de la monda ekonomio, estos pli elstara kaj grava.


Zhang Maorong, esploristo de Instituto de Monda Ekonomio sub Ĉina Instituto de Modernaj Internaciaj Rilatoj

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio