Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Artaĵoj el balaaĵoj en urboj
2018-04-20


    La Monda Tergloba Tago, la 22-a de aprilo ĉiujare, estas tago pri protekto de medio. 


    Mediprotekta agado estis lanĉita de Gaylord Nelson kaj Dennis Hayes en Usono en 1970, kaj poste ĝia influo pli kaj pli kreskis. La agado celas veki konscion de la homaro pri protekto de la terglobo kaj hejmlokoj, kaj akceli kunordigan disvolvon de resursa ekspluato kaj media protekto por plibonigi la ĝeneralan medion de la terglobo. En 2009, la 63-a Ĝenerala Asembleo de UN decidis, ke la 22-a de aprilo ĉiujare estu la Monda Tergloba Tago. Nun ĉiujare okaze de tiu tago pli ol unu miliardo da homoj el 192 landoj partoprenas en rilataj agadoj, kaj la 22-a de aprilo estas konsiderata kiel la plej granda interpopola festo pri mediprotekto en la mondo. 


    Ekde 1990-aj jaroj Ĉinio aranĝas aktivaĵojn en la 22-a de aprilo ĉiujare. La ĉina ĉeftemo de la ĉijara Monda Tergloba Tago estas "Zorgi pri naturaj resursoj kaj protekti la belan landon -- bone rakonti historion pri nia terglobo".


    Ĉu neuzeblaj objektoj vere estas "senutilaj"? Iuj artistoj eble senhezite respondas "ne". Por ili la grandaj kiel neuzeblaj aŭtoj, kaj malgrandaj eĉ uzitaj maĉgumoj, kiuj estas balaaĵoj antaŭ la okuloj de ordinaraj homoj, estas tre bonaj materialoj. Antaŭ alveno de la 49-a Monda Tergloba Tago ni kune vidu, kiel artistoj faris artaĵojn el tiuj balaaĵoj. 


La 27-an de oktobro 2013 en Lujiazui-a financa centro de Ŝanhajo, lokano rigardis "belan monton", faritan el forĵetitaj ĉefaj partoj de komputiloj. (Foto el Ĉina Vida Grupo)


La 2-an de aprilo 2014 laŭ la loka tempo, en Tel-Avivo de Israelo, estis eksponata "Ŝipanaro el balaaĵoj", verkita de germana koncept-artisto HA Schult. (Foto el Ĉina Vida Grupo)


En San Luis Obispo de Kalifornio, Usono, estas strateto, kies muroj, altaj je 15 anglaj futoj kaj longaj je 70 anglaj futoj, estas kovritaj per uzitaj maĉgumoj. (Foto el Ĉina Vida Grupo)


La 10-an de junio 2015 laŭ la loka tempo, en Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, estis eksponata bela skulptaĵo el balaaĵoj kolektitaj en Guanabara Golfeto, kreita de instruistoj kaj studentoj de arta lernejo. (Foto el Ĉina Vida Grupo)


Multkolora pagodo farita el 12 neuzeblaj aŭtoj, sur la transpasejo por piedirantoj en Wenzhi-strato de la urbo Zhengzhou, Henan-provinco (Foto el Ĉina Vida Grupo)


Artaĵo el tenajloj, farita de Gu Guanglei, en Changchun, Jilin-provinco (Foto el Ĉina Vida Grupo) 


Gvidite de Mariusz Olejnik, teamo el pli ol 50 artistoj faris serion da "luksaj aŭtoj", el forĵetita metalo, en la skalo de 1:1. Laŭ diskonigo, farado de ĉiu "luksa aŭto" postulas ĉirkaŭ ok monatojn. (Foto el Ĉina Vida Grupo)


Sur plaĝo en Cavite de Filipinoj videblas artaĵo en formo de baleno, el plasto kaj balaaĵoj, farita de mediprotektistoj el la organizo "Verda Paco". (Foto el Ĉina Vida Grupo)


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio