Novaj vestoj por putkovriloj |
2018-04-19 |
Lastatempe, studentoj de la Belarta Asocio de Ĉina Universitato pri Minado kaj Teknologio faris aferon eksterordinaran. Ili pentris novajn "vestojn" por centoj da putkovriloj en la universitato dum semajnfinoj. Tiuj pentraĵoj sur putkovriloj, kiuj temas pri vizaĝoj de roluloj de tradiciaj ĉinaj operoj, esplorado sur la luno, sloganoj subtene al reduktado de karbon-dioksida ellasado, belaj pejzaĝoj de la universitato kaj agrablaj roluloj de movbildaj filmoj, aldonis ĉarmon al la universitato. Redaktoro:Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |