Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Averaĝa kontribuo de Ĉinio al kresko de monda ekonomio superis 30% inter 2013 kaj 2017
2018-04-17

    "La malfermita pordo de Ĉinio ne fermiĝos kaj estos pli kaj pli larĝa." Lastatempe en la malferma ceremonio de la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio kaj en la kunveno celebre al la 30a datreveno de stariĝo de ekonomia speciala zono de Hainan, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis kelkajn rimedojn por montri la decidon de pligrandigo de reformo kaj pordmalfermo kaj pozitive antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, kaj bonvenigas la mondon "kune havi la disvolvajn ŝancojn de Ĉinio kaj kune havi la fruktojn de reformo de Ĉinio". La mondo vidas, ke Ĉinio firme antaŭenigas reformon kaj pordmalfermon, kaj la disvolvo de ĉina ekonomio faros novan kontribuon al kuna disvolvo de la mondo.



    Inter 2013 kaj 2017 la averaĝa kontribuo de Ĉinio al monda ekonomia kresko superis 30%


    Pordmalfermo en 40 jaroj donis al Ĉinio grandajn ŝanĝojn kaj ŝanĝis la rilatojn inter Ĉinio kaj la mondo. La ĉina ekonomio en stabileco al plibonigo forte puŝis reprosperiĝon de la monda ekonomio, forte akcelis la mondan komercan disvolvon kaj donis al diverslandaj popoloj senprecedencan disvolvan ŝancon. Laŭ antaŭkalkulo de la Monda Banko, la averaĝa kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomia kresko inter 2013 kaj 2017 superis 30%, kaj superis la totalan sumon de tiuj de Usono, eŭro-zono kaj Japanio. La ĉina ekonomio forte subtenis la reprosperiĝon de la monda ekonomio.


    "La partopreno de Ĉinio en monda komerco grandskale kreskis, kaj tio profitigas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ multajn aliajn landojn," diris Lee Hsien Loong, singapura ĉefministro.


    La postulo de ĉina importado rapide pliiĝas, kio efike akcelis la refojan ekvilibron de la monda ekonomio. Inter 2013 kaj 2016 se oni ne kalkulus la influon de la ĉina ekonomio, la jara averaĝa kresko de la monda ekonomio malaltiĝus je 0,6%, kaj fluktuado altiĝus je 5,2%. Laŭ statistiko de la monda komerca organizo, inter januaro kaj oktobro 2017 la kresko de importado de Ĉinio (kalkulata laŭ usona dolaro) estis pli alta ol tiuj de Usono, Germanio, Japanio kaj la mondo respektive je 10,4%, 8,1%, 7,6% kaj 6,5%. En la unuaj tri trimestroj la kresko de importado de Ĉinio estis 17% de tiu de la monda importado, kaj ĝia porcio en la monda importado altiĝis al 10,2%.


    "Ĉinio ankoraŭ estas grava motoro kaj stabililo de kresko de la monda ekonomio." Igori Ivanov, fakulo pri internaciaj aferoj el Kazaĥia-Germana Universitato, diris, ke en la estonteco, per BRICS-landoj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj kunlaboraj mekanismo kaj platformo, Ĉinio faros pli grandan kontribuon por la kresko de la monda ekonomio dum la procezo, ke Ĉinio gvidas plu la ekonomian tutmondiĝon.



    Konsum-merkato de Ĉinio estas tiu, kiu plej rapide kreskas en la mondo


    Konsum-merkato de Ĉinio estas tiu, kiu plej rapide kreskas en la mondo, kaj ĝi estas la ŝlosila forto por kresko de monda konsumado. En la lastaj jaroj la jara averaĝa kontribuo de Ĉinio en la fina konsumado okupis la unuan lokon en la kresko de monda konsumado. La donitaĵoj el la Ŝtata Statistika Buroo montris, ke inter 2013 kaj 2016 laŭ kalkulo de konstanta prezo de usona dolaro, la fina konsumado de Ĉinio okupis 23,4% jare en kresko de monda konsumado. En la sama periodo la jara averaĝa kontribuo de Usono, eŭro-zono kaj Japanio estis respektive 23%, 7,9% kaj 2,1%.


    Ekzemple en turismo, Ĉinio estis la lando kun la plej granda nombro da turistoj vojaĝantaj eksterlanden en sinsekvaj kelkaj jaroj. En 2017 la nombro de tiuj ĉinaj turistoj kalkuliĝis al 130 milionoj da homoj/fojoj, kaj la turisma elspezo eksterlande al 115,29 miliardoj da usonaj dolaroj.


    Ekonomia disvolvo de Ĉinio liveras pli da laborpostenoj 


    Inter 2000 kaj 2016 la sumo de investoj de ĉinaj firmaoj en naŭ usonaj ŝtatoj kalkuliĝis al 15 miliardoj da usonaj dolaroj, kio kreis 36 mil rektajn laborpostenojn; la Internacia Laborista Organizo publikigis raporton, ke en 20 jaroj, per komerco, investado kaj partopreno en konstruado de infrastrukturo, Ĉinio kreis 1,8 milionojn da laborpostenoj por Latin-Ameriko kaj kariba regiono; la internacia kontfirmao Ernst & Young trovis, ke ekde 2005 Ĉinio kreis pli ol 130 mil laborpostenojn en Afriko...


    Duessel Enrique, ĉefo de Akademia Esplorcentro de Latina Ameriko pri karibaj landoj kaj Ĉinio, miris: "Ĉinaj registaro kaj entreprenoj donis al Latin-Ameriko ne nur invest-projektojn kaj avangardajn teknikojn, sed ankaŭ grandajn ŝanĝojn al loka socio kaj lokanoj. Ni esperas, ke novigo kaj ĝisdatigo de plua investo de Ĉinio donos al Latin-Ameriko kaj kariba regiono pli grandajn ŝanĝojn!"


    David Cruickshank, prezidanto de Deloitte Touche Tohmatsu, diris: "Ĉinio akiris evidentan kreskon kaj mirindajn atingojn en multaj kampoj. Mi havas profundan impreson, ke inter la pintaj 500 entreprenoj tutmonde, pli ol kvinono el ili establis siajn ĉefsidejojn en Ĉinio."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio