Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-muzika vojaĝo de Jo Haazen en Ĉinio
2018-04-16

   


    Sinjoro Jo Haazen estas unu el la plej eminentaj kariljonistoj en la mondo.  Li naskiĝis en Belgio, kaj strebas diskonigi kariljonarton. Dank'al lia klopodado en Rusio, Sankt-Peterburgo retrovis sian tradicion pri tiu ĉi instrumento. En 2004 Haazen estis honorita de rusa prezidento Vladimir Putin per la medalo "Ordeno de la Amikeco". En la sekva jaro ili renkontiĝis en Belgio en la periodo de "Europalia". En 2012 la belga reĝo Alberto la 2-a honoris lin kiel "Komandoron en la Ordeno de la Krono".


    "Muziko estas speco de Esperanto (Music is a kind of Esperanto, an international language that needs no translation, a language that brings people together.)", tion diris rusa prezidento Vladimir Putin en 2017. Kaj en la sekva jaro tion praktikigis sinjoro Jo Haazen per sia Esperanto-muzika vojaĝo en Ĉinio.


    La vojaĝo de Haazen komenciĝis en Pekino. En la 31a de marto, li vizitis la Pekinan Lingvan kaj Kulturan Universitaton, kaj ĉeestis en la regula E-kurso de profesoro Li Weilun kaj Pekina Esperanto-Asocio. Tie li faris "muzikecan" instruadon al ĉinaj junaj esperantistoj.


    En la 1-a de aprilo, la esperantisto-muzikisto atingis la urbon Zaozhuang de la provinco Shandong. Sinjoro Haazen iris al la Parko de Esperanta Arbaro. 


    En la ĵus konstruita ligna dometo, Haazen estis informita de Sun Mingxiao, estro de Esperanto-Muzeo kaj reprezentanto de lokaj esperantistoj, pri historio de la parko, administrata de Sun Shoude, kiu per ĝi celas estigi ekologian programon por verda ekonomio kaj hejmon por ĉiu esperantisto. 


    Kortuŝita, Haazen monofere elektis 3 arbojn por la Reĝa Antverpena Esperanto-societo "La Verda Stelo", la Esperanto-Societo "Kariljono" en Sankt-Peterburgo kaj la amikeco inter Belgio, Ĉinio kaj Rusio.


    Povas diri, ke la verda etoso en Zaozhuang estas varma. Sekvatage, sinjoro Haazen koncertis per pianoludado (pro la manko de kariljono en Ĉinio) antaŭ aro da studentoj de la Zaozhuang-a Universitato. Lia ludado kortuŝis ĉeestantojn, inkluzive de la estraranoj de la universitato. 


    Post la koncerto, Haazen vizitis la Esperanto-Muzeon. Rigardinte la eksponaĵojn, li montris grandan konon kiel veterana esperantisto pri la historio de nia movado en Eŭropo. Kelkaj informoj estis eĉ unuafoje sciigitaj al ĉinaj samideanoj. Kaj samtempe, lia scio pri E-movado en Ĉinio riĉiĝis kaj profundiĝis.


    En la 3a de aprilo, Haazen veturis al Nankino (en la provinco Jiangsu de sudorienta Ĉinio), fama urbego kaj turismejo sude de Zaozhuang. Posttagmeze, Haazen koncertis en la halo de Nankina Agrikultura Universitato. Ankaŭ la studentoj de arta fakultato faris prezentadon kiel kunago al la estiminda majstra muzikisto.


    Haazen, kiu neniam forgesas diskonigi Esperanton, prelegetis esperante pri kariljono kaj pri la lingvo.


    En la lasta tago de tiu ĉi esperanta kaj muzika vojaĝo, Haazen atingis la Nankinan Normalan (Instruistan) Universitaton, en la halo de la arta instituto, faris ĝuindan pianan ludadon por lokaj studentoj kaj ĝuis la prezentadojn de la Esperanta arttrupo. Lia muzikludado denove enterigis verdajn semojn en la koroj de ĉinaj gejunuloj. 


    Post la koncerto, sinjoro Haazen vizitis la ĝardenojn de la du nankinaj universitatoj. Brakumante la printempon, verdas la ĝardenoj de la junularo. Muziko estas translandlima, internacia kaj eterna "Esperanto" de la homaro, kaj esperanto povas esti "muziko" de ni ĉiuj. Sinjoro Jo Haazen, unuiĝo de muzikisto kaj esperantisto, plej bone realigis la idealon de Zamenhof per belega ludado. Lia vojaĝo en Ĉinio jam kaŭzis fortan eĥon, espereble en la lando pli kaj pli multaj homoj scios, konos kaj lernos la "muzikan" lingvon.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio