Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo diskutis pri la prelego de ĉina prezidanto en la malferma ceremonio de la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018
2018-04-13

    Matene de la 10a de aprilo en Boao de Hainan-provinco inaŭguriĝis la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la inaŭguron kaj faris prelegon kun la titolo "Malfermo por kune krei prosperon kaj novigo gvidas estontecon". La internacia komunumo alte atentis lian prelegon kaj pozitive taksis la proponojn de Ĉinio pri firma sekvo de la politiko de reformo kaj pordmalfermo, larĝigo de malfermo kaj kreo de bela estonteco kune kun aliaj landoj aziaj kaj tutmondaj.



    Reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio profunde influas la mondon


    Li Renliang, fakulo pri internaciaj aferoj el la Nacia Instituto de Disvolvo kaj Administrado de Tajlando, diris, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Reformo kaj pordmalfermo en 40 jaroj helpis Ĉinion rapide disvolviĝi kaj akcelis prosperon de la monda ekonomio. Li kredas, ke pliaj landoj povos koni la disvolvan vojon de Ĉinio kaj lerni el la sukcesaj spertoj de la lando per la forumo.


    Ali Nawaz Gillani, ĝenerala sekretario de Pakistan-Ĉina Asocio por Amikeco, diris, ke la rimedoj de prezidanto Xi pri profundigo de reformo faros Ĉinion pli ligita al la mondo kaj pli malferma. Pro la profundigo de reformo de Ĉinio, aliaj landoj povos pli kaj pli multe percepti, ke reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio donos favoron al ĝiaj najbaraj landoj, regionoj kaj la mondo.


    Lucio Pietro, fakulo pri Ĉinio el filipina Universitato Ateneo de Manila, diris, ke la observado de Ĉinio al reformo kaj pordmalfermo estas granda inspiro kaj grava ŝanco por multaj evoluantaj landoj. Pro plifortigo de kapablo de Ĉinio liveri publikan servon al la mondo, li kredas, ke Ĉinio faros pli grandan kontribuon por feliĉo de la homaro.


    Jose Lewis, esploristo pri internacia politiko el Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko, diris, ke per la forumo Ĉinio povas dividi kun la mondo la novajn fruktojn de reformo kaj pordmalfermo kaj novan tendencon de ekonomia disvolvo. Ĉinio antaŭenigos malfermon de la monda ekonomio kaj akcelos ekvilibron de la tutmonda komerca sistemo.


    Daŭra pligrandigo kaj efektivigo de malfermo 


    La usona ĵurnalo Wall Street raportis, ke prezidanto Xi promesis faciligi merkataliron de financa kaj fabrika industrioj. Tio montras, ke Ĉinio klopodos defendi la liberkomercan sistemon. La novaĵo pozitive influis merkatojn de akcioj tra la mondo.


    Craig Emerson, eksa ministro pri komerco de Aŭstralio, diris, ke la diro de prezidanto Xi pri rimedoj por pligrandigo de importado estas inspiraj, kaj la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazonta ĉi-jare plue montras, ke Ĉinio bonvenigas konkurencajn varojn.


    Hu Yishan, ĉefa konsilisto de pacifika esplorcentro de Malajzio, diris, ke la anonco de prezidanto Xi pri malfermo de merkato kaj pligrandigo de importado estas elkore aprobita de najbaraj landoj de Ĉinio, inkluzive de Malajzio. Li esperas, ke Ĉinio levos plu la flagon de libera komerco, oponos komercan protektadon kaj konservos aŭtoritaton de plurflanka komerc-sistemo.


    Man-en-mane por krei belan estontecon


    Song Lishui, profesoro de ekonomika sekcio el la japana universitato Meiji Gakuin, diris, ke en la prelego prezidanto Xi alvokis, ke ĉiuj landoj man-en-mane alfrontu la estontecon kaj kune laboru por konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Tio reflektis la respondecon de Ĉinio kiel granda lando por antaŭenigo de paco, kunlaboro, malfermo kaj prospero de la mondo, kaj havas grandan signifon por traktado de la internacia komunumo pri demandoj en monda administrado.


    Barry Ram Deepak, profesoro de barata Universitato Jawaharlal Nehru, diris, ke en sia prelego prezidanto Xi plurfoje menciis la ideon pri la homara komunumo de komuna estonteco kaj la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Ili estas nemankigeblaj partoj de regiona kaj monda ekonomia disvolvo, kaj ili favoras ne nur aziajn landojn, sed ankaŭ la tutan mondon.


    Gershon Ikyala, instruisto pri internacia ekonomiko el la kenja Universitato de Najrobio, diris, ke prezidanto Xi deklaris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" devenas de Ĉinio, tamen ĝiaj ŝancoj kaj fruktoj apartenas al la mondo. "La Zono kaj Vojo" povas esti rigardata kiel grava praktika portanto de la homara komunumo de komuna estonteco. Ĝi konservas malferman ekonomian sistemon de la mondo, profundigas regionan kunlaboron, kaj montras la respondecon de Ĉinio por puŝo de monda regadsistemo al egaleco kaj justeco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio