Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vidpunkto|Probal Dasgupta:esperantistoj laboru por pontofarado ne nur en Esperantujo sed ankaŭ en kampoj ekonomia kaj kultura
2018-04-12


    Inter la 8-a kaj 11-a de Aprilo  okazis  en Hainan-provinco, suda Ĉinio, Boao-Forumo por Azio 2018, en ĝi partoprenis pli ol 2000 homoj inkluzive de fakuloj kaj kleruloj el kampoj de politiko, industrio kaj komerco, direktoroj de internaciaj organizoj kaj gvidantoj de multaj ŝtatoj kaj regionoj. Dum la okzo de la forumo, El Popola Ĉinio rete intervjuis s-ron Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj eksa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.


    En la intervjuo s-ro Dasgupta diris, ke la Boao-Forumo estas tiom grava, ke Ban Ki-Moon, eksa ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, konsentis akcepti ĝian prezidantecon. Evidente ĝi ludas tre gravan rolon por la disvolviĝo de Azio, precipe sur la ekonomia tereno, kaj espereble tre baldaŭ ankaŭ sur la kultura.


    Kiam ni temas pri la ideo "konstrui homaran komunumon de komuna estonteco", li diris: "Ne nur mi persone, sed la tuta esperantistaro jam de 1887 laboras por tiu idealo. Al ni estas grave, ke la gvidanto de tiel pinta lando kiel Ĉinujo esprimas la samajn sentojn kiel la Esperanto-komunumo. Espereble la ĉina gvidado ebligos al la esperantistoj de la aziaj landoj ŝlosile partopreni la laboron de pontofarado ne nur inter la esperantistaroj de tiuj landoj, sed ankaŭ inter la ekonomiaj kaj kulturaj institucioj de la aziaj landoj."


Redaktoro: Chen Ji


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio