Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Protekto al intelekta proprieto stimulos kreivon
2018-04-12


    En la inaŭguro de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon. En la prelego li menciis gravajn rimedojn pri fortigo de protekto al intelekta proprieto por pluapaŝe vastigi pordmalfermon. Tio estas la plej granda instigo por pliigi ekonomian konkurencpovon de Ĉinio.


    Abdul Rahim Hashim, estro de la Universitato de Malaya, diris: "Estas tre bonaj la rimedoj pri protekto de intelekta proprieto proponitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ili helpos al protekto kaj reguligo de intelekta proprieto, kaj, laŭ longperioda vido, utilos al popularigo de la konscio pri protekto de intelekta proprieto."


    Ankaŭ Devang Vipin Khakhar, direktoro de la Hinda Instituto pri Teknologio en Bombajo, konsentas pri rimedoj pri protekto de intelekta proprieto prezentitaj de Xi Jinping. Li diris, ke en nuna epoko, pliigo de protekto al intelekta proprieto plu stimulos kreivon kaj altiros homojn elspezi pli da tempo por renovigo. Cetere, se ili scias ke siaj fruktoj estas protektataj, ili volos pli multe investi, mone kaj tempe, por sia kreiva laboro. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio