Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi anoncis kvar rimedojn por pli larĝa malfermo
2018-04-11


    Marde matene en la ĉina insulo Hainan malfermiĝis la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio. En sia tonika parolado en la malferma ceremonio, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis kvar rimedojn por pli larĝa malfermo, kiuj inkluzivas multe faciligi la merkatan aliron, krei medion kun pli forta altiro por investado, fortigi la protektadon de intelekta proprieto kaj preni la iniciaton grandigi importadon.


    Xi resumis grandajn atingojn kaj gravajn spertojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo. Li diris, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio sukcese realigi la grandan turniĝon de duonfermo al kompleta malfermo, kio reflektis la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. La ĉinaj praktikoj, de la enkonduko al ekstereniro kaj de la aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco al la iniciato Zono kaj Vojo, faris grandajn kontribuojn por la traktado de la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo. Estante ĉefa stabiligilo kaj energifonto de la monda ekonomio, Ĉinio konsistigis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj, kaj tiel ĝi akcelis la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro. Xi aldonis, ke la reformo kaj malfermo kiel la dua revolucio de Ĉinio konformiĝas al la historiaj postuloj de la ĉina popolo pri disvolviĝo, novigo kaj pli bela vivo kaj kongruas kun la aspiro de ĉiuj aliaj popoloj de la mondo al evoluo, kunlaboro kaj paca vivo.


    Xi atentigis, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio koncentris sian energion sur ekonomian konstruadon kaj firme sekvis la politikon pri reformo kaj malfermo, kio ege liberigis la socian produktivon. Li rimarkigis, ke nun Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio, la plej granda industria lando, la plej granda varkomerca lando kaj la lando kun la plej granda fremdvaluta rezervo en la mondo. En la pasintaj 40 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 9,5%, kaj la eksterlanda komerco kreskis per 14,5%.


    Xi diris, ke Ĉinio klopodos importi pli da produktoj konkurencivaj kaj bezonataj de la ĉina popolo, kaj serĉos pli rapidan progreson en la procezo de aliĝo al la Interkonsento pri Registara Aĉetado de la Monda Organizo pri Komerco. Li akcentis, ke Ĉinio ne serĉas favoran saldon en komerco, kaj havas sinceran deziron pri pliigo de importado kaj pli granda ekvilibro de internaciaj pagoj sub la kuranta konto.


    Parolante pri la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio, kiu okazos novembre en Ŝanhajo, Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas amikojn el la tuta mondo partopreni en la ekspozicio. Li diris, ke ĝi estas ne nur alia ekspozicio en ordinara senco, sed ankaŭ grava politika iniciato kaj promeso memvole farita por malfermi la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke samtempe, Ĉinio esperas, ke evoluintaj landoj haltigos restriktojn de normala kaj racia komerco de teknologiaj produktoj kaj malstreĉos la regadon de eksportado en komerco kun Ĉinio.


El ĈRI


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio