Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiteco de Azio estis varme diskutata en Boao-Forumo
2018-04-11

    La 9a de aprilo estis la dua tago de Boao-Forumo. En tiu tago samtempe okazis kelkaj subforumoj kun la fokusoj malferma Azio kaj rekomenciĝo de ĉina reformado. La temo reformado kaj pordmalfermo estis varme diskutata. 


    Tiu-tage okazis jenaj subforumoj: antaŭvido pri azia ekonomio, integriĝo de azia ekonomio, transformiĝantaj kamparo kaj kamparanoj, nova ondo de teknologia revolucio, kaj kiel integrigi la Grandan Golf-Areon Guangdong-Hongkongo-Makao (Guangdong-HK-Macao Greater Bay Area).


    En la subforumo pri integriĝo de azia ekonomio, partoprenantoj diskutis pri la signifo de la rapida kresko de azia ekonomio por la mondo, kaj kiel "starante ekster Azio" trakti novajn ideojn por ekonomia integriĝo en Azio.


    Pri la temo malferma Azio, partoprenantoj de la subforumo pri konstruado de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao, diskutis ĉefe pri la speciala avantaĝo de la areo, kaj kiel realigi efektivan integriĝon kadre de "unu lando, du sistemoj". 


    La 9an de aprilo en Boao-Forumo okazis preskaŭ 30 subforumoj, seminarioj kaj televidaj debatoj. Estis elektitaj novaj membroj de direkcio de Boao-Forumo. La eksa ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon estis elektita kiel prezidanto de direkcio kaj la eksa prezidanto de Popola Banko de Ĉinio, Zhou Xiaochuan, elektiĝis kiel vicprezidanto.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio