Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estis lanĉitaj la bit-versioj de la libro Liberiĝo el Malriĉeco en la angla kaj franca lingvoj
2018-04-11


    Por diskonigi la ideon de ĉina prezidanto Xi Jinping pri mildigo kaj forigo de malriĉeco, en la 9-a de aprilo, 4 ciferecaj komercaj platformoj, nome Amazon, Overdrive, CNPeReading kaj iReader, ekvendis la bit-versiojn de la libro Liberiĝo el Malriĉeco en la angla kaj franca lingvoj, kiuj estis tradukitaj kaj eldonitaj de Fremdlingva Eldonejo sub Ĉina Internacia Eldona Grupo. 


    La libro Liberiĝo el Malriĉeco konsistas el 29 gravaj paroladoj kaj esploraj artikoloj faritaj de la prezidanto Xi Jinping inter 1988 kaj 1990, kiam li estis sekretario de la Ningde-a Regiona Komitato de KPĈ de la provinco Fujian. La libro temas pri kiel orienta Fujian forigis malriĉecon kaj riĉiĝis. La libro prezentis serion da reĝimoj, ideoj, vidpunktoj kaj metodoj, profunde respondis gravajn demandojn pri teorioj kaj praktikoj en antaŭenigo de la ekonomia kaj socia disvolviĝoj de orienta Fujian, kaj tuŝas gravajn enhavojn pri konstruado de ekonomio, politiko, kulturo, socio, ekologio, partio ktp.. La libro havas riĉan kaj profundan ideologian enhavon, viglan kaj amikan verkostilon, kaj altan teorian valoron. Ĝi ankaŭ estas ampleksa priskribo pri la dujara peniga laboro de Xi Jinping en Ningde, kaj enkorpigis liajn firmajn idealon kaj konvinkon gvidi lokanojn por forigo de malriĉeco kaj lian profundan senton kun popolanoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio