Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Boao-Forumo por Azio publikigis tri akademiajn raportojn
2018-04-09

    La 8an de aprilo komenciĝis la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. Posttagmeze la forumo publikigis tri raportojn, nome "Jara raporto pri progreso de azia ekonomia integriĝo", "Jara raporto pri disvolvado de emerĝantaj ekonomioj" kaj "Jara raporto pri azia konkurenco". Ili temas respektive pri la procezo de azia integriĝo, la stato de la emerĝantaj ekonomioj kaj la listo de aziaj landoj pri konkurenco.


    Azia ekonomia integriĝo estas nepra elekto por traktado de defioj


    "Jara raporto pri progreso de azia ekonomia integriĝo" montras, ke la komerco en Azio dum la lasta jaro pliboniĝis rilate al la antaŭa jaro. Tamen pro pliiĝo de tutmonda komerca protektado, la motoro por kresko de Azio restas en necerta stato, kaj reciproka dependo inter ekonomioj havas tendencon al malaltiĝo.



    Zheng Yongnian, ĉefo de Instituto pri Orienta Azio sub Ŝtata Universitato de Singapuro, diris, ke la 21a jarcento estos la jarcento de Azio, kaj antaŭ ĉio estos azia integriĝo, kiu devas esti aŭtonoma kaj endogena, anstataŭ integriĝo per ekstera premo. Azia integriĝo havos pli grandan influon al la monda situacio.


    Novigo helpas avantaĝan kompletigon inter aziaj landoj


    "Jara raporto pri disvolvado de emerĝantaj ekonomioj" temas pri la 11 emerĝantaj ekonomioj krom 7 okcidentaj landoj, Aŭstralio kaj la Eŭropa Unio el G20-landoj. Lastjare la ekonomia kresko de la 11 emerĝantaj ekonomioj evidente altiĝis kompare kun la antaŭa jaro, kaj la kompleksa indico pri ekonomia kresko pliboniĝis. Kompreneble tio ne signifas senproblemon. Kresko de labor-produktiveco de ĉiuj landoj ne estis ideala. Oni devas atenti pri novigo por plibonigi la staton.


    Rostitov Erkin, komisaro pri nordorienta Azio de la sekcio de internacia kaj regiona kunlaboro sub la rusa parlamento, diris, ke Rusio estas potenc-forta en baza scienco, kaj kunlaboro de Rusio kaj Ĉinio en novig-kampo estas reciproke kompletiga. Li ĉeestas Boao-Forumon ankaŭ por inviti ĉinajn novig-firmaojn al ekonomia forumo en Sankt-Peterburgo kaj aliaj agadoj por fortigi ekonomian kaj komercan interŝanĝojn inter la du landoj.



    Malfermo de Ĉinio starigis ekzemplon por aliaj landoj


    "Jara raporto pri azia konkurenco" montras, ke la ekonomia kresko de Azio superas la antaŭviditan, kaj la konkurenco de aziaj regionoj iom post iom kreskas. Ĉefaj ekonomioj montras stabilecon kaj pliboniĝon.


    Allen Blue, kunfondinto kaj vicprezidanto de produkta strategio de LinkedIn, diris: "La promeso de ĉina prezidanto Xi Jinping pri plua malfermo de Ĉinio instigas min. Mi vidas, ke sub la gvido de prezidanto Xi, Ĉinio, kaj en vizio kaj en agadoj, antaŭenmarŝas al homara komunumo de komuna estonteco."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio